Hugo Chávez
El Vikipedio
Hugo Rafael CHÁVEZ FRÍAS /ugorafa'el 'ĉavesfrias/ (naskiĝis la 28-an de julio 1954 en Sabaneta) estas venezuela politikisto. Ekde 1998 li estas la prezidento de Venezuelo.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Li estas filo de Hugo de los Reyes Chávez kaj Elena Frías de Chávez.
Li estis elektita unuafoje je la 6-a de novembro 1998. Prezentita per kunligo de plimalpli maldekstraj partioj kondukita de la MVR (Movado por 5-a Respubliko), Chávez venkis gajninte 56% de la voĉdonoj, la plej granda balota plimulto en Venezuelo dum la lastaj 40 jaroj. Samtempe la du tradiciaj partioj "Demokrata Agado" kaj "Copei", kiuj ĝis tiam dividis la povon, disfalis: la duo kune ricevis nur 9%.
Nova konstitucio aprobita de 75% de la voĉdonoj
Do poste okazis denova porprezidenta baloto, kaj je la 30-a de julio 2000 li estis denove elektita, per 60% de la voĉdonoj.
La 15-an de aŭgusto 2004, okazis popol-voĉdonado pri li. La opozicio volis forigi lin i.a. pro lia laŭ ili simpatio al Fidel Castro, sed ĉ. 58 % voĉdonis por Chavez, tiel opozicio fiaskis. (1) La opozicion apogis mone kaj spirite Usono, interne ĉefe la pli riĉaj homoj, la ĉavismanojn apogas ĉefe la pli malriĉa parto de la loĝantaro, kaj la neblankuloj. Usono agnoskis la rezulton la 17-an de aŭgusto, sed ne gratulis la venkinton.
[redaktu] Lia politika agado
Malfacilas meti lin en ia tradicia modelo, per la personeco, la agostilo, la idearo, Chávez estas reganto maltipika. El modesta socia deveno, tre religia, li admonas profundan transformigon de la socio frame de la funkciado kaj skrupula respekto de estantaj institucioj, kiel armilon li svingas dum kunvenoj la Bolivarian Konstitucion. Li ofte citas Kriston kaj Simón Bolívar, lian aŭspiciantan heroon.
[redaktu] Ideologie
Sian politikan agadon li enkapsulas sub la nomo "Revolucio bolivariana", kromnomita de kelkaj poruloj: la Revolución Bonita (la beleta revolucio).
- Kiel rilatas Simón Bolívar kaj la ideoj bolivarianismaj:
- Evoluo de lia penso: memdire li volis unue nur adapti la ekzistantan socisistemeon kaj krei "kapitalismon kun homa vizaĝo" (refero al la celo de kelkaj kumunistoj dum jaroj 1960-aj krei "komunismon kun homa vizaĝo"). Fine li venis al konkludo, ke tio ne eblas, ke oni devas entute krei ian socialismon. Sed ne laŭ la modeloj fiaskintaj de la 20-a jarcento, do li lanĉis ekde fino de 2004 sian koncepton de "socialismo de la 21-a jarcento", kiu estas pli inspirita de kristianismo (al kiu li ofte agnoskas sin) ol de marksismo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Mercosur
- Néstor Kirchner
- Evo Morales
- Bolivarismaj rondoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Paĝo oficiala de registaro de Venezuelo
- komentoj de franco-venezuelano pri la popol-voĉdonado (portugallingve)