Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Simón Bolívar - Vikipedio

Simón Bolívar

El Vikipedio

Simón BOLÍVAR
Pligrandigu
Simón BOLÍVAR

Simón BOLÍVAR (naskiĝis 24-an de julio 1783 , mortis 17-an de decembro 1830 ) estis Suda Amerika naciisto kaj generalo.

Bolívar naskiĝis ĉe Karakaso en aristokrata familio. Post la morto de siaj gepatroj li iris al Hispanio por kompletigi sian edukadon kaj tie li renkontis kaj edziĝis kun María Teresa Rodríguez del Toro y Alaysa en 1802. Dum mallonga vizito al Venezuelo en 1803 ŝi mortis pro flava febro. Bolívar reiris al Eŭropo en 1804 kaj aniĝis la sekvantaron de Napoleono.

Bolívar reiris al Venezuelo en 1807 kaj post kiam Napoleon nomumis sian fraton Jozefon reĝo de Hispanio kaj ĝiaj koloniaj en 1808, Bolívar partoprenis la kontraŭreĝajn direktoratojn. La Karakasa grupo deklaris sian sendependecon en 1810 kaj ili sendis Bolívar al Anglio por diplomatika misio.

Simon Bolívar tomba monumento, proksime Santa Marta, Kolombio
Pligrandigu
Simon Bolívar tomba monumento, proksime Santa Marta, Kolombio

Bolívar reiris al Venezuelo en 1811, sed en julio 1812 la grupestro cedis kaj Bolívar devis forfuĝi al Cartagena de Indias, kie li verkis sian Manifesto de Cartagena. En 1813 li estris la invadon de Venezuelo. Li eniris Meridon je la 23-a de majo kaj estis alnomita El Libertador (La Liberiganto). Karakaso rekaptiĝis je la 6-a de aŭgusto kaj la dua Venezuela Respubliko proklamiĝis. Poste li estris nacian armeon de Kolombio kaj kaptis Bogoton en 1814. Tamen, post kelkaj militaraj repuŝoj Bolívar forkuris al Jamajko en 1815 kie li petis la estron de Haitio, Alexander Sabes Petion helpi lin. En 1816 per ties helpo Bolívar reeniris la batalon, surteriĝis en Venezuelo kaj kaptis Angostra (nun Ciudad Bolívar).

Venko ĉe Bojakao (hisp. Boyacá) en 1819 aldonis Kolombion al la regionoj liberigitaj de Hispanio kaj je decembro Bolívar kreis la Grandan Kolombion (Gran Colombia, federacion enhavantan la plejpartojn de Venezuelo, Kolombio, Panamo kaj Ekvadoro). Bolívar estis la Prezidento kaj je la 17-a de januaro li proklamis la Respublikon de Kolombio. Pluaj venkoj ĉe Carabobo en 1821 kaj ĉe Pichincha en 1822 kunfirmis lian regon kaj en 1822 li pretiĝis por liberigi Peruon de hispana rego. Dum 1822 kaj 1823 Bolívar kaj Antonio José de Sucre decidige venkis la hispanojn. En decembro, ĉe Ajakuĉo (Ayacucho), Sucre detruis la restaĵon de la hispana armeo.

En aŭgusto, ĉe la kongreso de Alta Peruo, oni ŝanĝis ĉi ties nomon al Respubliko de Bolivio honore al Bolívar, sed jam en 1827 interna divido rezultis en milito kaj la malforta koalicio disfalis. Bolívar rezignis kiel prezidento en 1828 kaj mortis pro tuberkulozo je la 17-a de decembro 1830.

Oni devas aldoni, ke iutempe Bolívar deziris unuigi ĉiujn landojn de Suda kaj Centra Ameriko kaj la Karibeo kiel unu ekonomie sendependa lando, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinameriko (Estados Unidos de Latinoamerica), sed ĉe kunveno de prezidentoj kaj guberniestroj la propono malsukcesis pro nur unu voĉdono.

La nomo de Simón BOLÍVAR restis ĝis nun kara al la sudamerikanoj, kaj nuntempe aŭspicias sub lia penso kaj ago la tielnomita Bolivaria revolucio en Venezuelo.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.bolivarmo.com/history.htm
•  http://www.crystalbeach.com/history.htm
•  http://www.usb.ve
•  http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=11917&pt=Simon%20Bolivar


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com