Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Everesto - Vikipedio

Everesto

El Vikipedio

Everesto
Monto Everest antaŭ Kala Pattar (5545 m)
Alteco 8850 m
Koordinatoj 27° 59' N, 86° 57' E Mapo
Lando Nepalo-Tibeto
Montaro Himalajo
Unua grimpo Edmund Hillary
kaj Tenzing Norgay,
29-a de majo 1953
Plej facila grimpo Suda fronto (en Nepalo)

La monto Everesto (aŭ Ĉomolungmo) estas la plej alta montpinto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo je 27° 59' 16" N, 86° 56' 40" E Mapo , sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Ĝi altas 8 850 m kaj formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare.

Enhavo

[redaktu] Surgrimpado

La pinton unuafoje atingis, je la 29-a de majo 1953, la novzelandano Edmund Hillary kaj la nepala ŝerpo Tenzing Norgay.

Antaŭe estis aliaj klopodoj. Interalie, la plej fama estas tiu de Mallory kaj Irvine, je la 8-a de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999.

Junko TABEI el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.

Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato je la 8-a de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblis. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.

[redaktu] Nomo kaj esperantigo

Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.

Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, ChomolangmaQomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine, 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĝ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).

La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.

Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter KRAUSE, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.

[redaktu] Malkonsento pri la alto

Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis je la 22-a de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metroj pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8848,13 m. Usona mezurado, ĉe kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Everesto ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton per kelkaj decimetroj.

Krom tio menciindas ke la Everesto ne estas la plej alta monto se oni mezuras ekde la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro ĝia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6310 metrojn (6384 km ekde la tercentro).

[redaktu] Ascendaj trakoj

Du trakoj estas por atingi la pinton, la suda trako tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.

Multaj da ascendoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko ĉar la rapideco de la vento malaltiĝis. Post la musono, neĝo akumulis, farinde tro malfacila la ascendo.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Everesto sub la gloso Mount Everest
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com