Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Juan Régulo Pérez - Vikipedio

Juan Régulo Pérez

El Vikipedio

Grava esperantisto



Juan RÉGULO PÉREZ (nask. la 30-an de marto 1914 - mortis la 27-an de januaro 1993), estis hispana esperantisto en la Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, unu el la plej grandaj eminentuloj de la Esperanto-movado en ĝia historio.

Li naskiĝis en la vilaĝo Garafía en la plej okcidenta insulo de la Kanariaj insuloj, La Palmo. Post dek jaroj liaj gepatroj transloĝiĝis al Santa Cruz. Liaj gepatroj estis malriĉaj analfabetaj kamparanoj. Juan kiel 15-jarulo (1929) fariĝis studento. En 1933 li konatiĝis kun Esperanto. En 1934 li komencis instrui en elementa lernejo kaj instruis ankaŭ Esperanton.

En 1936 komenciĝis la hispana civila milito, oni elpelis lin el la lernejo, nuligis lian instruistan diplomon kaj eĉ por tri jaroj enkarcerigis lin, eble pro suspekto pri simpatioj al maldekstruloj. Li vivis en koncentrejoj en Hispanio kaj Maroko kaj punlabore konstruis ŝoseojn kaj fortikaĵojn.

En 1941 kiel 27-jara li fariĝis universitata studento en La Laguna, insulo Tenerifo, studante klasikan filologion. Post kvar jaroj en oktobro 1945 li fariĝis universitata docento, helpprofesoro en la Filozofia kaj Beletra Fakultato. Kun permeso de la dekano li tie gvidis ankaŭ kursojn de Esperanto, kiujn en 1949 ĉesigis nova rektoro.

En 1952 li fondis eldonejon Stafeto kaj dum kvaronjarcento eldonadis juvelojn de nia literaturo, poezion, prozon, sciencajn verkojn, lingvajn analizojn k.s.

Lia dua eldonaĵo La bapto de caro Vladimir de la ĉeĥa satira poeto Karel Havlíček Borovský en majstra traduko de Tomáš Pumpr grave endanĝerigis lin, ĉar la frankisma reĝimo en Hispanio vidis en la kritiko de tiranismo sian kritikon. La estraranoj de la Hispana Esperanto-Federacio timis, ke tio povus kaŭzi ĉesigon de E-speranto-movado en la lando, tial ili petis la eldoniston forbruligi la tutan eldonon, kion li rifuzis. Interese estas, ke ankaŭ la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio malebligis al la tradukinto aĉeti la libron (ĉiujn fremdajn valutojn la loĝantaro devis transdoni al la ŝtato kaj tiu rifuzis liberigi monon por aĉeti la libron).

Régulo Pérez estis membro kaj kunfondinto de AIS San-Marino.

[redaktu] Eldonaĵoj de La Laguna

  • 1952: Kvaropo (W. Auld; J. S. Dinwoodie; J. Francis; R. Rossetti. Antaŭparolo de G. Waringhien)
  • 1953: La bapto de caro Vladimir (Karel Havlíček Borovský, elĉeĥigis Tomáš Pumpr)
  • 1955: Kontralte (Marjorie Boulton. Antaŭparolo de William Auld)
  • 1955: El la maniko (Reto Rosetti)
  • 1955: Koko krias jam! (Ferenc Szilágy)
  • 1956: La infana raso (William Auld)
  • 1956: Eseoj (Gaston Waringhien)
  • 1957: Jozefo (J. D. Applebaum)
  • 1957: La floroj de l' malbono (Charles Baudelaire - Kalocsay, Waringhien)
  • 1957: La vivo de la plantoj (Paul Neergaard)
  • 1958: Sonĝe sub pomarbo(Julio Baghy)
  • 1958: Esperanta antologio
  • 1959: Eroj kaj aliaj poemoj (Marjorie Boulton)
  • 1959: Ŝtupoj sen nomo [Baldur Ragnarsson)
  • 1959: Pinta krajono (Reto Rossetti)
  • 1959: Nepalo malfermas la pordon (Tibor Sekelj)
  • 1959: La bela subtera mondo (Leander Tell)
  • 1960: Unufingraj melodioj (William Auld)
  • 1960: Junaĝa verkaro (Edmond Privat)
  • 1960: Vitralo (John I. Francis)
  • 1960: Topaze (Marcel Pagnol /tr. Roger Bernard)
  • 1960: Otelo, la maŭro de Venecio (William Shakespeare /tr. Reto Rossetti)
  • 1960: Reĝo Edipo; Antigona (Sofoklo / tr. Douglas B. Gregor)
  • 1960: Nur tri kolorojn Eli Urbanová)
  • 1960: La ŝipego "Tenacity" (Charles Vildrac / tr. Roger Bernard)
  • 1961: Ombroj de la kvara dimensio (Edwin de Kock)
  • 1961: Reeĥoj (prologo de Marinko Ĝivoje. Enkonduko de Marjorie Boulton].
  • 1961: Nova Ezopo (Ŝtefo Urban)
  • 1962: Ekzilo kaj azilo (Emba)
  • 1962: Zamenhof: autoro de Esperanto (Marjorie Boulton)
  • 1962: Provo alfronti la vivon (Ivan St. Georgiev)
  • 1962: La profeto (Kahlil Gibran / Trad. Roan Orloff Stone)
  • 1962: Planlingvaj problemoj (William Gilbert)
  • 1962: Elingita glavo C. D. A. Capp)
  • 1962: Specimene: parodioj kaj pastiĉoj (Henri Baupierre)
  • 1963: Homoj sur la tero (Stellan Engholm)
  • 1963: Sub stelo rigida (Thorsteinn frá Hamri / trad. Baldur Ragnarsson)
  • 1963: Aventuroj de pioniro (Edmond Privat)
  • 1963: Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (Jean Ribillard)
  • 1963: Kiel akvo de l' rivero (Raymond Schwartz)
  • 1963: Sen paraŝuto (Poul Thorsen)
  • 1963: Duonvoĉe (G. E. Maura)
  • 1964: 33 rakontoj(Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi)
  • 1964: Sur la vivovojo(Aleksandro Logvin)
  • 1964: El tero kaj etero (Julia Pióro)
  • 1964: Hamleto, princo de Danujo (William Shakespeare /Trad. L. N. M. Newell)
  • 1964: Maŝinmondo kaj aliaj noveloj (Sándor Szathmári)
  • 1964: Soifo (Lajos Tárkony)
  • 1965: Martin Fierro (José Hernández /Trad. Ernesto Sonnenfeld)
  • 1965: Japana kvodlibeto (Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao)
  • 1965: Romeo, Julieta kaj la tenebro (Jan Otčenášek /Trad. de Vladimir Váña)
  • 1965: Maskerado ĉirkaŭ la morto (Teodoro S. Ŝvarc)
  • 1966: Ĉielarko : antologio de fabeloj originale en versoj reverkitaj (Julio Baghy)
  • 1966: Vojaĝo inter la tempoj (K. Kalocsay)
  • 1967: Vesperkanto (Hendrik Adamson)
  • 1967: Arĉoj : sonetaro (Geraldo Mattos)
  • 1967: Vivo de Gandhi (Edmond Privat)
  • 1967: El la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon (William Frederick Rolt)
  • 1967: Somermeznokta sonĝo (William Shakespeare /Trad. K. Kalocsay)
  • 1967: Vesperkanto (Hendrik Adamson)
  • 1967: Fajro sur mia lango (Edwin de Kock)
  • 1967: Arĉoj : sonetaro (Geraldo Mattos)
  • 1967: Vivo de Gandhi (Edmond Privat)
  • 1967: El la polvo de la tero (William Frederick Rolt)
  • 1967: Somermeznokta sonĝo (William Shakespeare /Trad. K. Kalocsay)
  • 1969: Humoroj (William Auld)
  • 1969: Eta vivo (Clelia Conterno Guglielminetti)
  • 1969: Kantoj kaj romancoj (Heinrich Heine /Trad. K. Kalocsay; G. Waringhien)
  • 1969: Estiĝo de la tero kaj de la homoj (Leander Tell)
  • 1970: Bona ŝanco: dek du prelegoj pri la internacia lingvo kaj la sociaj sciencoj (Werner Bormann)
  • 1970: La tempesto (William Shakespeare /Trad. K. Kalocsay)
  • 1971: Cigana romancaro (Federico García Lorca /Trad. Fernando de Diego)
  • 1971: Invit' al japanesko (Miyamoto Masao)
  • 1971: ... Kun siaspeca spico! (Raymond Schwartz)
  • 1972: Senĝenaj dialogoj (Alberto Fernández)
  • 1972: Vojo kaj vorto (R. P. Nogueira)
  • 1972: Ni kaj ĝi (Gaston Waringhien)
  • 1973: La arbo de la sciado (Pío Baroja /Trad. Fernando de Diego)
  • 1973: Esploroj: poemoj (Baldur Ragnarsson)
  • 1974: El la vivo de Bervala sentaŭgulo (Louis Beaucaire)
  • 1974: Ni devas vivi (Kjell Walraamoen; Lina Gabrielli)
  • 1974: Proverbaro Esperanta (L. L. Zamenhof)
  • 1975: Patrina koro (Nevena Nedelĉeva)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com