Eosto
El Vikipedio
Eosto (mallongigo: E) (ankaŭ easto) estas neoficiala vorto, kiu havas la astronomian kaj termezuran signifojn de oriento.
Unuflanke eosto diferencas de oriento, ĉar ĝi ne ampleksas ties kultur-geografian signifon (regiono, mondparto situanta eoste de iu referenca punkto). Due ĝia unulitera mallongigo estas nekonfuzebla kun tiu de alia kompasdirekto aŭ ĉefpunkto.
Laŭ la Konciza Etimologia Vortaro de Esperanto, "eosto" devenas etimologie de la angla east [ist] kaj la germana Ost.
Vidu ankaŭ: Ueston