Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tibeto - Vikipedio

Tibeto

El Vikipedio

Geografio > Azio (> Ĉinio) > Tibeto


Pligrandigu

Tibeto (tibeta: Bod) estas lando situanta en Azio norde de Himalajo kaj okupata de 1950 de Ĉinio, en kiu ĝi nun havas statuson de "aŭtonoma regiono". Ĝia ĉefurbo estas Lasao.

La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La fondinto de la tibetologio estis la hungara lingvisto Sándor Kőrösi Csoma (1784-1842). La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Hindio, Birmo, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia landlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1.22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.

Enhavo

[redaktu] Geografio kaj natura stato

[redaktu] Naturaj riĉfontoj

[redaktu] Minaĵoj

En Tibeto oni trovis entute pli ol 90 specojn da minaĵoj kaj konstatis la rezervokvanton de 26 el ili. La rezervokvanto de 11 specoj estas inter la unuaj 5 lokoj de la lando.

[redaktu] Fueloj

Tibeto estas abunda je akvoenergio, tervarmo, suna kaj venta energioj. Laŭ statistiko la jara akvoenergio estas ĉ. 200 milionoj da kW, t.e. 30% de tiu de la tuta Ĉinio. La tersurfaca akva rezervokvanto estas 354.8 miliardoj da kubmetroj, kiuj konsistigas 13.5% de tiu de Ĉinio. La akva rezervokvanto de glaciriveroj estas 330 miliardoj da kubmetroj. La ekspluatebla akvoenergio estas 56.59 milionoj da kW, kiu konsistigas 15% de tiu de la tuta lando. La tervarma rezervokvanto de Tibeto okupas la unuan lokon de Ĉinio. La termofonto Yangbajan proksime de Lhaso estas la plej granda alttemperatura vapora fonto kaj ankaŭ unu el la plej grandaj utiligataj termofontoj de la mondo.

[redaktu] Vegetaloj

Tibeto estas granda regno de vegetaloj. Tie estas unu el la plej grandaj forstumejoj de nia lando. En Tibeto kun kompleto da primitivaj arbaroj, kreskas 5 mil specoj da altklasaj vegetaloj. Tie la arbaroj egalas al 2.08 miliardoj da kubmetroj da ligno. La arbaroj kovras 9.84% dae la tero. Tie kreskas pli ol 1 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj taŭgaj por farmacio, el kiuj 400 estas ofte uzataj.

[redaktu] Animaloj

En Tibeto vivas 142 specoj da mamuloj, 473 specoj da birdoj, 49 specoj da rampuloj, 44 specoj da amfibiuloj, 64 specoj da fiŝoj kaj 2300 specoj da insektoj. La pantolopoj (Pantholops hodgsoni), sovaĝaj gruntbovoj, kiangoj kaj ovioj estas raraj bestoj protektataj de la ŝtato. Ili vivas ekskluzive sur la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. La blanklipa cervo, unu el la raraj bestoj de la mondo, vivas ekskluzive en Ĉinio. La tieaj nigrokolaj gruoj kaj krosoptiloj (Crossoptilon crossoptilon) estas unuaklasaj protektataj de la ŝtato.

[redaktu] Turismo

La Tibeta Aŭtonoma Regiono ekspluatas siajn originalajn turismajn naturajn kaj artefaritajn fontojn. Nun ĝi havas 4 turismajn lokojn: Lhasa, okcidenta Tibeto, sudokcidenta Tibeto kaj suda Tibeto.

En la fino de 1994 en Tibeto funkciis 30 diversaj turismaj servoj, 50 hoteloj, el kiuj 7 estas stelaj, pli ol 400 turismaj aŭtoj, 3 mil oficistoj de turismaj servoj .

[redaktu] Medio

La aero en Tibeto estas maldensa kompare kun tiu en aliaj lokoj de Ĉinio, sunlumoj estas sufiĉaj kaj temperaturo malalta, pluvo malofta. Ĉiu kubmetro da aero havas nur 150-170 g. da oksigeno, egale nur al 62-65.4% de tiu sur ebenaĵo.

En Tibeto la industria poluo estas apenaŭa. Tie neniam okazis grava media polucio, nek falis acida pluvo. La loko alprenis taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ ĉia ajn poluo. Ĝi praktikas la sistemon de prijuĝo de la media polucio al ĉiuj konstruotaj projektoj eble poluantaj la medion, kaj faras projekcion de la ĉefa konstruo kaj rimedon kontraŭ la ebla poluo samtempe, tiel ke ankaŭ la antaŭaj poluaj fontoj estis nuligitaj. 80% de la fumoj estigitaj en bruligo estis nuligitaj. La urba konstruo estas farata laŭ racia projekcio kaj oni donas sufiĉan atenton al arbarizado. En Lhasa la verdaĵoj kovras 17.6% de la areo kaj la pokapa verdaĵ-kvanto estas 12 kvadrataj metroj.

En la 1990-aj jaroj la teknikaj kaj esploraj departementoj faris enketadon pri la industria polua fonto, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. En Lhasa, Xigaze kaj Qabdo funkcias kontrola stacio de la medioj. Laŭ observado la medio nun en Tibeto estas bona. La atmosfero kaj akvo ne estas poluitaj kaj la media radio estas sub normala normo kaj estas neniu radia polucio malutila al la homoj.

[redaktu] Loĝantoj kaj nacioj

  • Loĝantoj: 2.52 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 1.59 % (fine de 1998)

[redaktu] Nacioj

La tibetnacianoj nombras 2.236 milionojn, kiuj konsistigas 96.4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2.8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0.8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.

[redaktu] Ekonomio

  • Enlanda totala produktovaloro: 9.118 miliardoj da juanoj (fine de 1998)
  • Pokapa produktovaloro: 3 716 juanoj (fine de 1998)
  • Financa enspezo: 364 milionoj da juanoj (en 1998)
  • Industria produktovaloro: 1.283 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Agrikultura produktovaloro: 2.243 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ĉefaj industrioj estas la minerala, agrikultura, brutobreda, naci-metiarta, forstuma kaj turisma.

[redaktu] Ekstera komerco

En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Dank' al la favoraj politikoj ellaboritaj de la ŝtato speciale por Tibeto, la tibetanoj aktive disvolvas eksporton de sianaciaj metiartaĵoj kaj brutaj produktaĵoj. Tie nun rapide disvolviĝas ne nur ŝtataj eksterakomercaj entreprenoj, sed ankaŭ landlimaj merkatoj. Nun Tibeto estas nia fenestro al la Suda Azio.

[redaktu] Fremda Investo

Ĝis 1998 la regiona registaro jam aprobis 74 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj.

[redaktu] Internacia helpo

La Disvolva Programo de UN subvenciis al Tibeto 4 milionojn da usonaj dolaroj ekde 1981 por Tervarma Elektrejo Yangbajan. Estas jam transdonita al uzado la sinteza agrikultura projekto, konstruita helpe de la Monda Nutraĵa Programo de UN por batalo kontraŭ trosekeco kaj plibonigo de la irigaciaj kondiĉoj en la 4 gubernioj en la valo de Lhasa-rivero. La Infana Fonduso de UN donis 3.215 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui sanprotektan stacion de virinoj kaj infanoj en Tibeto. En 1995 la Disvolva Programo de UN decidis doni 828 mil usonajn dolarojn al Tibeto por naturaj parkoj en la gubernioj Nyanang, Dingri, Dinggye kaj Jilong.

[redaktu] Telekomuniko

Telefonio: 59166 familioj havas telefonon

Radio kaj TV-stacioj: En 2000 funkcias en Tibeto 2 radio-stacioj kaj 2 TV-stacioj

[redaktu] Trafiko

La ŝosea reto kun Lhasa kiel la centro ligas multajn lokojn de Tibeto. En la tuta regiono estas 15 trunkaj ŝoseoj, 315 branĉaj kun totala longeco de 22 mil km. La ŝoseoj kunligas Tibeton kun Siĉuan, Qinĝai, Xinjiang, Yunnan kaj Nepalo.

De Lhasa oni povas flugi rekte al Pekino, Chengdu, Shanhajo, Kantono, Chongqing kaj Katmanduo.

Oni ekkonstruis la fervojamn linion Qinghai-Tibeta fervojo en 2001.

[redaktu] Projektoj bezonantaj fremdan investon

   

La tibeta registaro deziras, ke alilandaj entreprenistoj investu la fuelan, transportan, konstruan, tekstilan, malpezindustrian, maŝinfabrikan, komercan, manĝaĵan, brutobredan, prilaboran kaj turisman aferojn en Tibeto, kaj precipe la longtempan, mezlongtempan kaj profitodonan sintezan ekspluaton. Ili povas funkciigi entreprenojn sendepende, kunlabore kun la ĉinaj flankoj kaj fari teknikan kunlaboron kun Ĉinio. La registaro aprobas ankaŭ ĉiujn individuojn kaj privatajn entreprenojn, kiuj kunlaboras kun eksterlandanoj en la komercado kaj faras landliman komercon.

[redaktu] Historio

Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.

En 1950, la Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko estas kolonii Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi Ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

[redaktu] Folkloro

En Okcidenta kulturo, en Tibeto estas paradiza urbo Shangri-La. En ĝiaj montoj loĝas, laŭ lokaj tradicioj kaj kelkaj atestantoj/esploristoj, ia hom- aŭ simi-eca "neĝomonstro" Yeti, kiu eble estas restaĵa homeculo. .

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tibeto sub la gloso Tibet


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tibeto sub la gloso Category:Tibet
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com