Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tibor Sekelj - Vikipedio

Tibor Sekelj

El Vikipedio

Tibor SEKELJ (naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota [parolu: spiŝka subota] en Aŭstri-Hungario (hodiaŭ parto de urbo Poprad en Slovakio); mortis la 23-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis jugoslava (kroata) ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Suda Ameriko, Azio kaj Afriko. Apud la lingvoj hungara kaj kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Li estis membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA.

La patro de Tibor Sekelj estis bestokuracisto kaj la familio translokiĝis tre ofte. Malmultajn monatojn post la nasko de Tibor ĝi ekloĝis en Cheney en nuna Rumanio poste en 1922 en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio. Tie li finis bazan lernejon kaj la familio transloĝiĝis al Nikšić (Никшић), Montenegro, kie li finis gimnazion.

Poste li laboris kiel ĵurnalisto en Zagrebo kaj en 1939 li vojaĝis al Argentino, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj, sed restis tie dum 15 jaroj kiel ĵurnalisto kaj esploristo. En 1944 li surgrimpis Akonkagvon, la plej altan monton de Ameriko. En 1954 li revenis al Jugoslavio; tamen li daŭre multe vojaĝis. En marto de la jaro 1962 li startis al unujara vojaĝo tra Afriko. Ekde 1972 li vivis en Subotica (Vojvodino), kie li estis ĝis sia vivofino direktoro de muzeo.

Lia edzino estas Erzsébet Sekelj.

Enhavo

[redaktu] Verkoj

[redaktu] Voĝajpriskriboj ktp.

La verkoj de Tibor Sekelj entenas interesajn observojn pri moroj, artoj, etnografio kaj estas tradukitaj ankaŭ en plurajn naciajn lingvojn.

  • Tempestad sobre el Aconcagua, romano pri ekspedicio al la argentina monto Akonkagvo, originale verikato en la hispana, Bonaero: Ediciones Peuser, 1944, 274 paĝoj.
    • Oluja na Aconcagui i godinu dana kasnije, serbokroata traduko de Ivo Večeřina, Zagebro 1955, 183 paĝoj.
    • Burka na Aconcagui, ĉeĥoslovaka traduko de Eduard V. Tvarožek, Martin: Osveta, 1958, 149 paĝoj (= Hory a ľudia 5).
    • Tempesto super Akonkagvo, Esperanta traduko de Enio Hugo Garrote, Belgrado: Serbia Esperanto-Ligo, 1959, 227 paĝoj.
  • Por tierras de Indios, pri la travivaĵoj de la aŭtoro kun indianoj en tropika regiono de Brazilo, originale verkita en la hispana, 1946.
    • Durch Brasiliens Urwälder zu wilden Indianerstämmen, germana traduko de Rodolfo Simon, Zuriko: Orell Füssli, 1950, 210 paĝoj.
    • Pralesmi Brazílie, ĉeĥa traduko de Matilda V. Husárová, Martin: Osveta, 1956, 161 paĝoj (= Svetom 9).
    • V dezeli Indijancev po brazilskih rekah gozdovih, slovena traduko de Peter Kovacic, Maribor: Zalozba obzorja Maribor, 1966, 252 paĝoj.
    • Tra lando de indianoj, Esperanta traduko de Ernesto Sonnenfeld, Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1970, 186 paĝoj.
  • Nepalo malfermas la pordon, originale verkita en Esperanto, La Laguna: Regulo, 1959, 212 paĝoj (= Stafeto popularscienca 2).
    • Nepla otvara vrata, serba traduko de Antonije Sekelj, Belgrado 1959, 212 paĝoj.
    • Window on Nepal, angla traduko de Marjorie Boulton, Londono: Robert Hale, 1959, 190 paĝoj.
    • Nepal odpira vrata, slovena traduko de Boris Grabnar, Ljubljana: Mladinska knjiga, 1960, 212 paĝoj.
  • Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko, originale verkita en Esperanto, Pizo: Edistudio, 1991, 173 paĝoj, ISBN 88-7036-041-5.
    • Djambo rafiki. Pot karavane prijateljstva po Afriki, slovena traduko de Tita Skerlj-Sojar, Ljubljana: Mladinska knjiga, 1965, 184 paĝoj.
  • Ridu per Esperanto, Zagrebo 1973, 55 paĝoj (= Internacia Kultura Servo 3).
  • Premiitaj kaj aliaj noveloj, sep rakontoj, originale verkitaj en Esperanto, Zagebro: Internacia Kultura Servo, 1974, 52 paĝoj.
  • Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita es Esperanto.
  • Mondo de travivaĵoj, aŭtobiografio pri vojaĝaventuroj tra ekzotikaj landoj en kvin kontinentoj. Pizo: Edistudio, 1-a eldono 1981, 2-a eldono 1990, 284 paĝoj, ISBN 8870360121.
  • Neĝhomo, rakonto pri travivaĵo dum montgrimpado, kun germanlingvaj glosoj, Vieno: Pro Esperanto 1988, 20 paĝoj.
  • Kolektanto de ĉielarkoj, noveloj kaj poemoj, originale verkitaj en Esperanto, Pizo: Edistudio, 1992, 117 paĝoj, ISBN 88-7036-052-0.
  • Temuĝino, la filo de la stepo, junulara romaneto, el la serba tradukis Tereza Kapista, Belgrado 1993, 68 paĝoj, ISBN 8690107347.

[redaktu] Libroj pri Esperanto

  • La importancia del idioma internacional en la educacion para un mundo mejor, Meksikurbo: Meksika speranto-Federacio, 1953, 13 paĝoj.
  • The international language Esperanto, common language for Africa, common language for the world, el Esperanto al la angla tradukis John Christopher Wells, Roterdamo: UEA, 1962, 11 paĝoj.
  • Le problème linguistique au sein du mouvement des pays non alignés et la possibilité de la resoudre, Roterdamo: UEA, 1981, 16 paĝoj (= Esperanto-dokumentoj 10).
    • La lingva problemo de la Movado de Nealiancitaj Landoj - kaj gia ebla solvo, Roterdamo: UEA, 1981, 12 paĝoj (= Esperanto-dokumentoj 13).

[redaktu] Lernolibroj

  • La trovita feliĉo, novelo legebla por kursfinintoj, Bonaero: Progreso, 1945.
  • kun Antonije Sekelj: Kurso de Esperanto, laŭ aŭdvida struktura metodo, 1960, 48 paĝoj.
  • kun Antonije Sekelj: Dopisni tečaj Esperanta, Belgrado: Serba Esperanto-Ligo, 1960, 63 paĝoj.

[redaktu] Etnografia libro

Vojaĝante tra Sudameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Oceanio li kreis abundan etnografian kolekton, kiun li donacis al la Etnografia muzeo de Zagrebo.

Pri lia verko kiel etnografo, ne forgesinde estas

kie li prezentas tradukojn de registraĵoj kiujn li surbendigis dum siaj vojaĝoj. Tiu verko elstaras el la kutima t.n. esperanta movado kaj vere tuŝas ian mondan kulturon.

[redaktu] Vortaro

Tibor Sekelj kunlaboris en la redakto de 20-lingva muzeologia vortaro Dictionarium Museologicum, kiu aperis en 1986.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Pliaj informoj pri Tibor Sekelj troveblas ĉe : http://esperanto.net/literaturo/roman/sekelj.html
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com