Raduň
El Vikipedio
Raduň estas vilaĝo situanta 6 km de urbo Opava.
La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1320, kiam estas dokumentita burgaro. En la paso de la 16-a jarcento Tworkowski-idoj el Kravaře alikonstruis ĝin en kastelon, al kiu apartenis bierfarejo kaj mastrumkorto. En la jaroj 1816 – 1822 familio de grafoj Larisch-Mönnich-idoj lasis alikonstrui ĝin en trialan empiran kastelon laŭ projekto de la opava arkitekto Karel Englisch. Samtempe estis apud la kastelo fondita unu el la plej ampleksaj naturparkoj en Silezio kun kelkaj fiŝlagoj. En la empira stilo estis konstruitaj pluaj konstruaĵoj – oranĝerio, grenejo, ŝafejo kaj oficista domo. En la jaro 1849 la kastelo estis plenigita per mansarda etaĝo kun frontono kaj ŝtona burga muro. En la jaro 1912 estis farita plua romantikanta alikonstruo.
La kastelo estis alibreligita en la jaro 1984. Ĝi estas ekipita per kolektaĵoj pruntedonitaj el kastelo el urbeto Hradec nad Moravicí. Vizitantoj iradas tra princaj ĉambroj, tra ĉambregoj de kastela biblioteko kun 15 000 volumenoj kaj tra armilejo.
Sude de la vilaĝo estas naturparko Moravice. Norde de la vilaĝo estas sistemo de fiŝlagoj; onidire la plej maljuna arbo en regiono de Opava – 400 jarojn maljuna kverko, kies trunko havas perimetron 6 m, estas ĉe digo de unu el ili.