Radkov (Opava)
El Vikipedio
Radkov estas vilaĝo situanta en distrikto Opava super burgo Vikštejn.
Unuafoje la vilaĝo estas menciata dum divido de regiono Opava en la jaro 1377. La komencoj de vilaĝo Radkov estas kunigitaj kun reĝa familio de Přemysl Otakar la 2-a. Tiutempe estis konstruita burgo Vikštejn (Witkenštejn).
Meze de la vilaĝo troviĝas preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Mario el la 13-a jarcento. La vilaĝo havas tri partojn: Dubová, devene nomata Horní Vikštejn, Vendelín kaj Nové Zálužné. En la loka parto Dubová staras baroka kastelo kun pejzaĝa parko. En la kastela parko estas konstruita novgotika kapelo kun malfrue baroka altaro kaj bildo de madono. Hodiaŭ estas ĉi tie internulineja aparta lernejo. La kastelo estas kunigita kun familio Razumovskidoj, kies kriptoj staras en loka tombejo. Ekde fronto de la kastelo kreskas valora tilia aleo malnova pli ol 150 jarojn.