Dolní Životice
El Vikipedio
Dolní Životice estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Opava super pentrinda valo de rivereto Hvozdnice. Ĝi estas tratranĉita de oriento ĝis okcidento per fervojo Opava - Svobodné Heřmanice, malproksima 10 km okcidente de urbo Opava. La estiĝo de la vilaĝo datiĝas al komenco de la 13-a jarcento, kies pruvo estas restaĵoj de akva burgaro neniigita de atako de tataroj. La vilaĝo inkluzive de la hodiaŭa vilaĝeto Hertice estis feŭdo de olomouca episkopujo. En germane skribataj dokumentoj oni nomas la vilaĝon sub nomo Schonstein. La vilaĝo estis ekde sia estiĝo kelkfoje dividata je diversaj partoj en tenado de aliaj personoj. Ĝis la jaro 1896 proprumis la vilaĝon Larischidoj el Mönnich kaj post ili ĝis la jaro 1945 familio de grafoj Razumovskidoj. Komence de la 20-a jarcento okazis la plej granda evoluo de la vilaĝo. Estis establita paroĥo, konstruita preĝejo de sankta Salvatoro, lernejo, alkoholfarejo kaj bakejo. Per la areo de 1118 ha kaj per nombro de loĝantoj 1125 ĝi apartenas al la plej grandaj vilaĝoj de okcidenta regiono Opava.