Budišovice
El Vikipedio
Budišovice estas vilaĝo en distrikto Opava.
[redaktu] Historio
La vilaĝo estas unuafoje menciata en latine skribata dokumento el la jaro 1282, kiu krom alia solvis disputon pri jam tiam ekzistanta vilaĝo Budišovice inter sinjoroj el Kravaře kaj premonstrata monaĥejo el Hradisko ĉe Olomouc. La vilaĝo tre verŝajne ricevis sian nomon laŭ Budišov, abato de premonstratoj, kiu estis staris frunte de la menciita monaĥejo en la jaroj 1269 - 1292.
Budišovice estis dum longaj sep jarcentoj malgranda agrikultura vilaĝo, ekde la 19-a jarcento okazis ties signifa kresko. En la jaro 1979 ĝi estis aligita al Hrabyně kaj ekde 1990 ĝi estas memstara.