Budišov nad Budišovkou
El Vikipedio
Koordinatoj: 49°48'N; 17°38'E Mapo
Budišov nad Budišovkou (legu Budiŝov nad Budiŝovkoŭ) estas urbo kun 3 400 loĝantoj, situanta 13 km de urbo Moravský Beroun kaj 10 km de urbo Vítkov, en meza parto de montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, ĉe rivereto Budišovka, kiu estas maldekstra alfluo de rivero Odra.
La urbon fondis en regiono de minado de ercoj sinjoroj el Kravaře, la unua mencio estas el la jaro 1301. Valoraj objektoj estas precipe baroka dutura preĝejo el la jaro 1755. La urbodomo devenas el la jaro 1635, pli malfrue ĝi estis parte alikonstruita. Interesa estas objekto de eksa baroka akva muelejo kun valora ŝtonponto. Budišov estas elirpunkto al la proksima valbaraĵo Kružberk kaj refreŝigcentro de eksa banloko Jánské Koupele, kiu estas nuntempe rekonstruata, kaj al proksimaj kampadejoj ĉe rivero Moravice.