Hrabyně
El Vikipedio
Hrabyně estas vilaĝo, situanta en norda Moravio inter urboj Ostrava kaj Opava. Ĝi estas konata el verko Sileziaj kantoj de Petr Bezruč. La vilaĝo estas same konata pro liberigbataloj de marto ĝis majo de 1945. Ĉi tie estis unu el bazaj armeaj operacoj dum liberigado de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945. Obstinegaj bataloj pri la vilaĝo kaj pri proksima fuortaro Smolkov daŭris la tutan semajnon. Nun ĉi tie estas monumento el la jaro 1980 al falintoj en Ostrava operaco, kiel nomiĝis la armea operaco. En la vilaĝo troviĝas valora kastela parko.
En Hrabyně naskiĝis patrujgrafia laborulo kaj verkisto Adolf Emil Vašek (1881 – 1948), poeto kaj ĵurnalisto Arnošt Chamrád (1879 – 1926). Ĉi tie agadis ankaŭ poeto Jáchym Blechta (1884 – 1957).