Franklin D. Roosevelt
El Vikipedio
Franklin Delano ROOSEVELT [ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt]
(naskiĝis la 30-an de januaro 1882, mortis la 12-an de aprilo 1945) estis la tridek-dua Prezidento de Usono.
Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis de polio. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor Roosevelt, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano.
Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado.
Dum lia administrado (1933-1945) okazis;
- 1933 La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
- 1933 Forlaso de la Ora Normo
- 1933-1935 La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
- 1933 Revoko de la Prohibicio
- 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
- 1939 Leĝo de Hatch
- 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis la Duan Mondmiliton.
- 1945, la 11-an de februaro - La Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto
Antaŭulo: Herbert C. Hoover 1929-1933 |
32-a Prezidento de Usono 1933-1945 |
Posteulo: Harry S. Truman 1945-1953 |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/froos1.htm
- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/froos2.htm
- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/froos3.htm
- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/froos4.htm