Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Galoa lingvo - Vikipedio

Galoa lingvo

El Vikipedio

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Latinida > Galoa < Bretonio


La galoa lingvo (memnomo: galo, france: gallo) estas unu el la du lingvoj de Bretonio en Francio. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la Bretona lingvo kaj oriente la galoa.

Male de la bretona, kiu estas kelta lingvo, galoo estas latinida. La galoa do ege pli similas al la franca ol al la bretona.

Enhavo

[redaktu] Uzantoj

Galoo estas parolata en "Alta Bretonio", t.e. la departementoj Ille-et-Vilaine, Loire-Atlantique kaj parte en Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Precipe parolata de maljunuloj, la galoa estas ankoraŭ iom parolata en kamparo. Verŝajne kelkaj miloj da personoj parolas kaj komprenas ĝin. Sed la lingvo estas pli kaj pli malaperanta, precipe ĉar la lingvo ne estas unuigita. Efektive, laŭ la regiono, la akcentoj kaj eĉ la vortoj varias. Asocioj nuntempe klopodas por unuecigi la vortliterumojn. Jam aperis vortaroj kaj libroj galoe. Ekzemple la franca bildlibro Tinĉjo (ankaŭ tradukita Esperanten) aperis en galoo.

Galoa anonco en renna metroo
Pligrandigu
Galoa anonco en renna metroo

[redaktu] Ekzemploj

Ekzistas multaj skribmanieroj. La vortaroj kontraŭdiras unu la aliajn. La sekvantaj ekzemploj estas tiuj de Rennes, kiel sur la bildo. Pri la prononco: eu estas franca "eu", an estas franca nazala sono kaj la u estas la franca "u".

Galoe France Esperante
anoet [ane] aujourd'hui hodiaŭ
avet [avet] abeille abelo
betunae [betune] fumer fumi
bié neir [bje na] blé noir fagopiro
chaérr [ŝer] chaise seĝo
chapèu [ŝape] chapeau ĉapelo
doujaé / donjaé [duĵa] délicat delikata
fórmaij [forma] fromage fromaĝo
desort [desor] sortie elirejo
cheir [ŝe] tomber fali
biq [bik] chèvre kaprino
emer [eme] aimer ami
ostèu [osteu] maison domo
góll [gul] bouche (gueule) buŝo (faŭko)
limerot [limero] numéro numero
lip [lip] lèvre lipo
maézoe, admaézoe [meze] désormais ekde nun
nouna [nuna] non ne
o [o] avec kun
peirr [pir] poire piro
pié [pje] pluie pluvo
escoll [ekol] école lernejo
chat-de-boéz [ŝadbue](arbarkato) écureuil sciuro
esteill [etel] étoile stelo
sublae [suble] siffler sibli
sia [sija] si jes ja
seuillée d'éve [seujedev] seau d'eau sitelo da akvo
us [u] porte pordo
yen [jan] oui jes

[redaktu] Asocioj

  • 1976 : Les Amis du Parler gallo
  • 1978 : Maézoe
  • 198? : Association des Enseignants de Gallo
  • 2003 : A-demórr
  • 2004 : Lez emóleriy au sórgarr

ankaŭ Brtégne Galése (Galoa Bretonio)...

[redaktu] Eksteraj ligoj


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com