Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ajnua lingvo - Vikipedio

Ajnua lingvo

El Vikipedio

La ajnua lingvo (ajnu itak) estas parolata de la ajnuoj de norda Japanio kaj antaŭe Saĥalino (nun en Rusio). Kvankam iomete simila tipologie al la japana lingvo, la ajnua estas izolita lingvo kaj ne havas konatan parencon kun alia lingvo.

(Hazarde estas tute neparenca lingvo parolata en okcidenta Ĉinio kiu ankaŭ nomiĝas ajnu, literumita ainu, aynu, aini, k.s. Tiu estas speco de tjurka lingvo.)

Multe de nia nuna scio pri la lingvo kaj kulturo ajnua en Saĥalino ni povas danki al la esploroj de Bronisław Piłsudski, pola antropologo ekzilita al tiu insulo fare de la rusa imperia potenco pro politikaj krimoj en la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj.

Enhavo

[redaktu] Parolantaro

La ajnua estas lingvo ŝajne agonianta; ĝia parolantaro estas eteta kaj rapide malgrandiĝas. Estimaĵo de 1996 kalkulis nur 15 parolantojn aktivajn el popolo de ĉ 15 000 ajnuoj (laŭ Ethnologue). Plej multaj ajnuoj en Japanio hodiaŭ parolas nur japane.

[redaktu] Fonologio

La strukturo de silabo estas KV(K).

Jen la kvin vokaloj:

i     u
e     o
   a

Konsonantoj:

p   t   k   ʔ
    s       h
    c
w   y
m   n


    r

/y/ reprezentas la sonon [j]. /c/ varias libere inter [tʃ] (ĉ), [ts] (c), [dʒ] (ĝ), kaj [dz]. La glota plozivo, /ʔ/, ne estas skribata; ĝi aperas ĉe la eko de silaboj sen alia eka konsonanto.

/ti/ is realigata kiel [tʃi] (ĉi); /s/ kutime fariĝas [ʃ] (ŝ) antaŭ /i/ kaj silabofine. La prononco iom varias laŭ dialekto; en tiu de Saĥaleno, silabofinaj /p, t, k, r/ kunfandiĝas al /h/.

La lingvo ajnua havas tonakcenton: vorto kiu konsistas el afiksoj kaj radiko estas prononcata per alta tono je la silabo de la radiko. Aliaj vortoj estas akcentataj je la unua silabo se ĝi estas ferma aŭ diftonga, aliokaze je la dua silabo.


[redaktu] Tipologio kaj gramatiko

La ajnua estas lingvo de la tipo SOV, kun postpozicioj. Subjekto kaj objekto ĝenerale ne portas kazindikon. La substantivoj kuniĝas modifante unu la aliajn; la kapo troviĝas ĉe la fino de la ĉeno. La verboj, kiuj estas esence aŭ transitivaj aŭ netransitivaj, portas diversajn afiksojn vortkonstruajn.

Ne estas aparta kategorio de la adjektivo; anstataŭe estas stativa verbo, kiu montras kiel io estas aŭ estiĝas:

ku-pirka
(mi) bonas / mi estas bona

La verbo kunportas personan prefikson por la subjekto laŭ la unua kaj dua personoj, sed ne laŭ la tria, kiu restas nemarkita:

En la klasika ajnua trovita en la jukaroj:

                    -ununombra-   --plurala--
            persono: mi    vi      ni     vi
       netransitiva  -an   e-       -an  eci-
transitiva subjekto  a-    e-      a-    eci-
 transitiva objekto  i-    e-      i-    eci-

En la moderna vulgara lingvo:

                    -ununombra-   ==========plurala==========
            persono: mi    vi      ni+vi  ni-vi       vi
       netransitiva  ku-    e-       -as    -an  eci- aŭ -es
transitiva subjekto  ku-  eci-     ci-    an-    eci- aŭ -es
 transitiva objekto  en-  eci-    uni-    i-     eci- aŭ -es


[redaktu] Skribo

Ne estas formala ortografio por la skribado de la aijnua; oni uzas diversajn latinecajn skribojn elpensitajn de lingvistoj, aŭ la japanan silabaron strekaj kanaoj.


[redaktu] Perbuŝa literaturo

Estas riĉa tradicio de perbuŝaj heroepopeoj, nomataj Jukaroj. La lingvaĵo de tiuj retenas iom da arĥaismo, ekzemple pli da fleksio.

[redaktu] Ekzemplo: Patro Nia

Kando otta an chikoro Michi,
E kon reihei orota aeoripak kuni ne ki wa un kore.
E koro moshiri ekte wa un kore.
E kor' irenga kando otta an korachi,
moshir'otta ne yakka une no aki kuni ne ki wa un kore.
Kesto kesto chi e kunip tanto ne yakka un kore.
Chi utara anak ne chikoro ashosere utara tusare okere korachi,
chikoro shosep ne yakka tusare wa un kore.
Chi utara anak ne iteki akoramnukara kuni ne ki wa un kore;
koroka wenbe orowa no un ohaitare wa un kore.


[redaktu] Eksteraj ligoj

• http://www.alanwood.net/unicode/katakana_phonetic_extensions.html
• http://ramat.ram.ne.jp/ainu
• http://www.geocities.co.jp/HeartLand-Gaien/6362/aynu.htm



[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com