Izolita lingvo
El Vikipedio
Lingvistiko > Lingva klasado > Izolita lingvo
Izolita lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo; do ĝi apartenas al unumembra lingva familio. Izolitaj lingvoj estas relative maloftaj; la sekva listo de ili estas pli-malpli kompleta.
Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La izolitaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.
Lingvoj | loko | Komentoj |
---|---|---|
Ajnua | Japanio | Endanĝerigita lingvo. |
Andamana | Birmo | |
Buruŝa | norda Pakistano | Malmulte da informo. |
Etruska | Antikva Italio | Apenaŭ restas longaj tekstoj. Tial ĝi estas apenaŭ komprenata. |
Elama lingvo | Antikva Elamo | Lasta surskribo dum tempo de Aleksandro la granda. Hipotezoj volas ligi ĝin al Dravidaj lingvoj aŭ Sumera. |
Eŭska | Hispanio kaj Francio | Hipotezoj ligis ĝin al iu el Kaŭkazia lingvaro aŭ al la Ibera lingvo. |
Giljaka aŭ Nivksa | Rusio | |
hurita lingvo | Antikvaj Turkio, Irano | |
Ibera | Antikva Iberio | Oni kapablas legi ĝin sed malmulte estas komprenata. Vaskiberismo klopodis legi la iberan per la eŭska. |
Japana | Japanio | Certe estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la Altaja lingvaro, sed tiun tezon ne konsentas la plejmulto de lingvistoj. |
Klasika japana | Japanio | |
Keta | Rusio | Ofta tezo estas, ke la keta kaj la buruŝa estas parencaj. |
Korea | Koreio | Certe estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la Altaja lingvaro, sed tiun tezon ne konsentas la plejmulto de lingvistoj. |
Sumera | Antikva Sumero |
[redaktu] Vidu ankaŭ
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert |