Nastassja Kinski
El Vikipedio
Nastassja KINSKI [nastasja kinski], origine: Nastassja NAKSZYNSKI (naskiĝis la 24-an de januaro 1960 aŭ laŭ aliaj fontoj: 1959 aŭ 1961) estas germana aktorino.
Naskiĝinte en Berlino, la filino de la internacie fama aktoro Klaus Kinski pasigis sian junaĝon inter alie en Italio, Francio, Hispanio kaj Venezuelo.
Kiel aktorino ŝi kaptis la atenton de la publiko, kiam ŝi en 1977 aperis en la televida krimfilmo Reifezeugnis. Internacian famon ŝi akiris en la jaro 1979, per la titolrolo en la filmo Tess. Post granda kariero en Eŭropo, ŝi elprovis sin ankaŭ en Usono, sed estis tie malpli sukcesa.
Nastassja Kinski havas du idojn el sia edzeco kun la aktoro kaj produktoro Ibrahim Moussa kaj unu plian el plurjara rilato kun la komponisto Quincy Jones.
[redaktu] Listo de filmoj
- Reifezeugnis (televida produktaĵo, 1977)
- Tess (Francio/Britio, 1979)
- La lune dans le caniveau (Francio/Italio, 1982)
- Frühlingssinfonie (Germanio, 1982)
- Paris, Texas (Germanio/Francio, 1984)
- Hotel New Hampshire (Usono/Britio, 1984)
- Maris's Lovers (Usono, 1984)
- Revolution (Britio, 1985)
- Harem (Francio, 1985)
- In weiter Ferne, so nah (Germanio, 1993)
- La bionda (Italio, 1994)
- One Night Stand (Usono, 1997)
- Father's Day (Usono, 1997)