Istmo
El Vikipedio
Istmo estas mallarĝa strio de lando, kiun ambaŭflanke borderas akvo, kaj konektas du pli grandajn terareojn. Ĝi estas la malo de markolo, kiu konektas du marojn per strio de akvo.
Istmo estas nature bona loko por konstrui kanalon. Ekzemple, la Panama Kanalo, kiu konektas Atlantikon al Pacifiko trans la Istmo de Panamo, malplilongigas daŭron de vojaĝo inter la orientaj kaj okcidentaj Amerikoj.