Nazia Germanio
El Vikipedio
Nazia Germanio aŭ La Tria Imperio estas esprimo uzata por nomi Germanion dum la jaroj 1933 ĝis 1945, kiam ĝin regis la nazia diktaturo de Adolf Hitler.
En la germana lingvo la vorto Nazi estas mallongigo de Nationalsozialist, nacia socialisto. Ĝi estis formita analoge al Sozi por socialdemokrato kaj havas insultan subsignifon. Tial oni ne uzas ĝin en (sciencaj) germanaj verkoj, sed ja en (ekzemple) anglalingvaj.