Bekfluto
El Vikipedio
La bekfluto estas flut-simila ligna blovinstrumento. Male, la fluto estas bekflut-simila ligna blovinstrumento. En la germana ĝi nomiĝas Blockflöte, en la franca flûte à bec, en la itala flauto dolce; sed malsimile, en la angla ĝi nomiĝas recorder. Ĝin oni tenas vertikale de la lipoj (kaj ne horizontale kiel la 'transversan' fluton). La spiradon de la ludisto direktas ligna spirdirektilo en la buŝaĵo de la instrumento laŭ konduktubo nomata la 'ventvojo'. Elirante tra la ventvojo, la spiro direktiĝas kontraŭ malmola rando nomata la labio, kiu skuas aerkolumnon, kies longecon (kaj la tonalton de la produktata noto) modifas fingrotruoj en la antaŭo kaj malantaŭo de la instrumento. Pro la fiksita pozicio de la ventvojo rilate la labion, ne estiĝas bezono formi buŝtenon per la lipoj. Tamen la formo kaj grandeco de la buŝtruo de bekflutisto aŭdeble efikas sur la tembron, tonon, kaj respondadon de la bekfluto — sed oni apenaŭ povus nomi tion ĉi "buŝteno". Tio ĉi similas al la funkciado de la antaŭaĵoj de la bekfluto, fruaj popolaj fajfiloj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.recorderhomepage.net
- http://www.blockfloete-online.de
- http://www.blockfloetengriffe.de
- http://www.etymonline.com/index.php?term=recorder