Solstico
El Vikipedio
Solstico (latine, "la suno staras"), unu el la du punktoj de la ekliptiko mezaj inter la ekvinoksoj (t.e. apartigitaj de ili 90 gradojn). Ĉe la solsticoj, la suno atingas sian plej grandan altecon super aŭ sub la ĉiela ekvatoro - proksimume 23°12", egala al la aksa angulo de la tero.
La momento kiam la suno atingas la solstican punkton ankaŭ nomiĝas la solstico, samkiel la tago en kiu ĝi okazas - la plej longa aŭ mallonga tago de la jaro, la 20-23aj de junio kaj decembro. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas solsticojn kiel ŝabatojn (vidu Julo kaj Somermezo), kaj en pluraj landoj la solsticoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de somero kaj vintro.
En la junia solstico, la suno estas rekte superkapa je tagmezo ĉe la Tropiko de Kankro, kaj en la decembra solstico, je tagmezo ĉe la Tropiko de Kaprikorno. Vidu tropiko.
La nomo venas el la fakto ke la pozicio de la suno je meztago ŝajnas resti fiksita dum pluraj tagoj.