Viĉo
El Vikipedio
Viĉo (angle, Wicca [ŭika], el wicce, "fleksi" - esperantigo proponita de Don Harlow) estas la moderna religio de sorĉistoj. Speco de novpaganismo, ĝi estas ankoraŭ malgranda religio sed rapide kreskas, aparte en Nordameriko.
La religio baziĝis unue sur la skriboj de Gerald Gardner, sed poste ege diversiĝis en multajn specojn: gardnerismo, aleksandrismo, la feminisma diana viĉo, kaj fea tradicio inter ili. La plejparto de viĉanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas eklektika viĉo.
Praktikantoj nomas sin viĉanoj (Wiccans), kaj ankaŭ foje sorĉistoj (Witches - en viĉo ĉi tiuj estas geaj terminoj), kvankam ne ĉiuj viĉanoj konsentas pri tiu termino.
Ĉar viĉo estas religio sen dogmo, malfacile fareblas prononcoj pri tio kion kredas viĉoj. Tamen, la plej universalaj temoj estas:
- kredo je imanenta dieco, ofte personigita kiel la Diino, Gedioj, aŭ anoj de variaj panteonoj;
- respekto por naturo kaj la tero;
- kredo je magio, la kapablo influi eventojn per sentado kaj manipulado de naturaj fortoj;
- kredo je karmo, la fakto ke ĉiu ago havas rezultojn (vidu ankaŭ je la Viĉa Sentenco);
- respekto por diversaj pensmanieroj pri religio kaj toleremo por nekutimaj vivstiloj;
- kaj (ree) manko de dogmo aŭ konceptoj de peko aŭ diabloj.
Viĉanoj praktikas aŭ sole, aŭ en bandoj aŭ rondoj (angle, covens). En kelkaj grandaj urboj estas publikaj, "malfermaj" bandoj kaj aranĝoj por viĉanoj kaj/aŭ diversspecaj novpaganoj.
Viĉo rapide kreskas, aparte inter junuloj, feministoj, kaj alternativuloj al kiuj plaĉas ĝia neortodoksa pensmaniero, rezulte ke la vasta plejparto de viĉanoj estas konvertiĝintoj el aliaj religioj, plejparte kristanismo kaj judismo. Ankaŭ estas multaj paroj kiuj instruas siajn viĉajn kredojn al siaj infanoj.
Bedaŭrinde, viĉanoj frontas diskriminacion, aparte en Usono en partoj kie tre fortas laŭdogma kristanismo. Malgraŭ ĝia manko je dogmo, religiestro aŭ eĉ vastaj strukturoj, oni ofte miskredas ke viĉo estas kulto. Viĉanoj foje suferas malkomprenon, insultojn, maltoleremon, turmentadon, diskriminacion (kontraŭ- kaj laŭleĝan), kaj eĉ fizikan atakon pro siaj religiaj kredoj.
Famaj aŭtoroj pri viĉo inkluzivas: Gerald Gardner, Ray Buckland, Stewart Farrar, Z. Budapest, Scott Cunningham, Isaac Bonewits, Margot Adler, kaj STARHAWK.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Viĉaj festoj
- Viĉaj ritoj
- Viĉa Sentenco
- diablismo
- druido
- paganismo