Novpaganismo
El Vikipedio
Novpaganismo estas grupo da malhomogenaj religioj starigita ĉefe kiel revivigo de la preskaŭ-mortinta eŭropa paganismo. Multaj de ĝiaj anoj uzas la nomon novpaganoj por si mem, sed kelkaj taksas ĝin insulta. Novpaganismo konsistigas elementon de kelkaj novdekstraj ideologioj.
Paganismo estas tre diverseca religiaro; foje one diras, ke estas tiom da paganismaj religioj, kiom estas da paganoj. Malgraŭ ke paganoj kreas sian propran kredon, tamen ekzistas multaj principoj komunaj inter ili. Tiuj povas inkluzivi respekton por la naturo aŭ ekologiismo, kulton de gedioj, kredon je magio, uzon de antikvaj mitoj, kaj ofte la kredon je renaskiĝo kaj karmo.
Enhavo |