Ralio Parizo-Dakaro
El Vikipedio
Ralio Parizo-Dakaro aŭ alivorte Dakara ralio kaj mallongigite sole Dakaro estas profesia konkurso de terenaj aŭtomobiloj okazanta unufoje dum jaro ĉiam komence de la jaro. La konkurso estas sponsorita de kompanio Total S.A. kaj organizita de Amaury Sport Organisation. La konkurson povas partopreni konkursantoj kiel el vicoj de profesiuloj, tiel ankaŭ el vicoj de amatoroj, kiuj kutime kreas ĉirkaŭ 80 % da partoprenintoj.
Eĉ kiam oficiala nomo sonas ralio, temas prefere pri persistema konkurso en tereno, kie oni pli uzas reguligitajn terenajn aŭtomobilojn ol klasikaj ŝoseaj aŭtomobiloj uzataj de ralioj. limulto de konkursaj vojoj (etapo aŭ specialo) estas en tereno, traveturado de dunoj, koto, herbejoj, rokoj kaj pluaj. La longecoj de etapoj moviĝas de kelke da kilometroj ĝis centoj da kilometroj ĉiutage.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La konkurso estis fondita en la jaro 1978 unu jaron post tio, kiam en la dezerto perdiĝis konkursanto Thierry Sabine, kiu diris por si, ke tio povus esti bona loko por regula ralio. Origine la konkurso gvidis el Parizo en Francio ĝis Dakaro en Senegalo kun interrompo dum transporto trans Mediteraneo. Sed la politika situacio kaj pluaj faktoroj kaŭzis, ke la vojdirekto inkluzive de starto kaj celo ŝanĝiĝis. La unuajn raliojn oni veturis tra Alĝero. La hodiaŭaj ralioj kondukas tra Maroko, Okcidenta Saharo kaj sur paŝtejoj kaj dezertoj en Maŭritanio. La etapoj kondukantaj tra Atar kaj tra sablaj dunoj kaj kanjonoj en maŭritana regiono Adrar estas plej multe aventuremaj el ĉiuj konkursoj de terenaj aŭtomobiloj.
La lasta vojdirekto el Parizo ĝis Dakaro estis organizita en la jaro 1994. Tio estis ankaŭ unuafoje kaj lastfoje, kiam ĝi kondukis el Parizo ĝis Dakaro kaj reen. Dank‘ al komplezemo de urbestro de Parizo la celo estis transŝovita el Champs-Élysées ĝis Euro Disney. Tio ankaŭ kaŭzis, ke organizintoj planis en la sekvantaj jaroj la raliojn en diversajn lokojn sekve:
- 1999: El Granado en Hispanio ĝis Dakaro
- 2000: El Dakaro ĝis Kairo en Egiptio
- 2001: El Parizo ĝis Dakaro
- 2002: El Arras (160 km norde de Parizo) tra Madrido en Hispanio ĝis Dakaro
- 2003: El Marsejlo en Francio ĝis Sharm el Shiekh en Egiptio
- 2004: El Clermont-Ferrand en Francio ĝis Dakaroo
- 2005: El Barcelono en Hispanio ĝis Dakaro
- 2006 - 2009: El Lisbono en Portugalio ĝis Dakaro
Hubert Auriol gajnis en la jaro 1992 Dakaron en kategorio de aŭtomobiloj post antaŭa gajno en konkurso de kategorio de motorcikloj kaj li fariĝis unua ŝoforo, kiu gajnis la konkurson sur du kaj kvar radoj. Unu el la plej sukcesaj konkursantoj en kategorio de kamionoj fariĝis Karel Loprais, kiun oni dank‘ al liaj 6 ora, 4 arĝentaj kaj unu bronza medalo kromnomas Monsieur Dakaro.
[redaktu] Veturiloj kaj kategorioj
Tri bazaj konkursaj kategorioj de Dakara ralio estas motorcikloj, aŭtomobiloj (en amplekso ekde leĝeraj veturiloj ĝis malgrandaj ŝarĝaŭtomobiloj) kaj grandaj ŝarĝaŭtomobiloj. Kvanto da produktantoj de aŭtomobiloj eluzas krudajn medion de la ralio kiel testema areo por testi siajn veturiloj kaj ankaŭ por demonstri ties rezistemon kaj fidindecon, eĉ kiam ili estas pli multe tre reguligitaj. Origine en la ralio dominis eŭropaj utilaŭtomobiloj kiel estas Land Rover, Range Rover, Mercedes-Benz Geländewagen, Pinzgauer kaj japanaj Toyota Land Cruiser. Ceteraj produktantoj alpaŝis kun malfacile reguligitaj aŭtomobiloj, kiel estas Rolls Royce, Citroën kaj eĉ ankaŭ Porsche. Ekzemple en la jaro 2002 kategorio de aŭtomobiloj enhavis aŭtomobilojn de markoj Mitsubishi (Pajero/Montero), Nissan kaj Hyundai. Mercedes, Range Rover kaj sporte reguligita BMW ankaŭ partoprenis, sed ili ne aperis sur gvidantaj postenoj. Jean-Louis Schlesser konstruis por la konkurso vicon de propraj leĝeraj veturiloj (angle buggy) kaj kelkfoje li gajnis per ili la konkurson.
Ŝarĝaŭtomobiloj (T4 Kamionoj aŭ Ŝarĝaj) enhavas produkatantojn Tatra, Kamaz, MAN, DAF a Mercedes-Benz Unimog. En 1980 forta rivaleco inter DAF kaj la gidanta Mercedes komencis konstruadon de aŭtomobiloj kun du motoroj kaj pli ol 1000 ph (750 kW). Pli malfrue plialtigis nivelon de la konkurso aŭtomobiloj Tatra, Perlini kaj Kamaz.
KTM estas la plej populara kaj samtempe gvidanta motorciklo. Nuntempe Volkswagen, Mitsubishi kaj Nissan estas ĉefaj rivaloj en la kategorio de aŭtomobiloj kaj en la kategorio de motorcikloj tio estas Yamaha Motor Corporation a KTM. Post la jaro 2000 estis renovigita konkursado en la kategorio de kamionoj inter produktantoj DAF, Tatra, Mercedes-Benz kaj Kamaz.
[redaktu] Sponsoroj
- Total / Elf (distribuanto de movigsubstancoj)
- Euromasters (pneŭmatikoj)
- Telefónica
[redaktu] Akcidentoj
En la jaro 1982 filo de brita premierino Margaret Tchatcher komune kun lia franca kunkonkursanto Charlotte Verney kaj ilia mekanikisto perdiĝis kaj ili estis ses tagojn serĉataj. La 9-an de januaro la trio apartiĝis de konvojo de veturiloj haltinte por fari riparon de difektita ŝoforstango. La 12-an de januaro ili estis proklamitaj kiel perditaj. Post ampleksa esplorserĉado per serĉaviadilo C130 Hercules de alĝeria armeo estis ekvidita ilia blanka Peugeot 504 proksimume 50 km de la vojdirekto. Tchatcher, Verney kaj la mekanikisto estis ĉiuj nevunditaj.
En la jaro 1986 mortis la organizanto kaj la fondinto de la ralio Thierry Sabine post morta kraŝo de helikoptero.
Dum la konkurso en la jaro 1988 estis mortigitaj ses homoj. Tri partoprenantoj de la konkurso kaj tri hejmaj loĝantoj. Dum unu akcidento estis mortigita malia knabino, Baye Sibi, kun kiu kunpuŝiĝis unu el konkursantoj, dume ŝi transiris trans la vojo. Veturilo de filma stabo mortigis patrinon kun la filino en Maŭritanio la lastan tagon de la konkurso. Partoprenantoj de konkurso dana navigaciisto el teamo de DAF Trucks, sendependa franca ŝoforo kaj franca motorciklisto mortis dum tri aliaj akcidentoj. Oni riproĉis ankaŭ al konkursantoj, ke ili eksplodigis incendion, kiu kaŭzis panikon en trajno veturanta inter Dakaro kaj Bamako, kie estis mortigitaj pli da homoj.
Lunde la 10-an de januaro 2005 mortis en hispana malsanulejo hispana motorciklisto José Manuel Pérez post akcidento, kiu okazis unu semajno antaŭ la 7-a etapo. Itala motorciklisto Fabricio Meoni, duobla venkinto de la konkurso, fariĝis la dua ŝoforo de Dakara ralio, kiu mortis dum du tagoj, sekvante Pérezon la 11-an de januaro en la 11-a etapo. Meoni estis la 11-a motorciklisto kaj la 45-a konkursinto, kiuj mortis en la tuta historio de la konkurso. La 13-an de januaro estis forpuŝita kvinjara senegala knabino sub radojn de ripareja veturilo dum veturado sur ĉefa ŝoseo, kio sume plialtigis nombron de mortintoj je 5. Multe da aliaj afrikaj nepartoprenantoj diris, ke ili estis mortigitaj pro Dakara ralio, sed ne rekte per konkursantoj.
La 9-an de januaro 2006 mortis 41-jara aŭstrala ŝoforo de motorciklo de KTM Andy Caldecott sur 250 km dum enveturo en la 9-an etapon inter Nouakchott kaj Kiffa, kiu dum la akcidento rompis al si la nukon. Tio estis lia tria partopreno en la konkurso. Li gajnis la trian etapon en la jaro 2006 inter Nador kaj Er Rachidi sole kelke da tagoj antaŭ sia morto. La 13-an de januaro mortis dekjara knabo, kiu estis forpuŝita de preterveturanta veturilo de latvo Maris Saukans dum transirado de la veturvojo, dum la 14-a de januaro estis mortigita dekdujara knabo per preterveturanta subtenanta veturilo.
[redaktu] Kritiko
La konkurso fariĝis objekto de kritiko pro kelkaj motivoj, celitaj ĉefe al falo de la konkursoj je loĝantoj de landoj, tra kiuj la konkursoj kondukis. La ralio estas kritikata pro tio, ke ĝi kondukas tra disputeblaj, neloĝataj teritorioj de okcidenta Saharo sen formala intertraktado kun movado Polisario, kiu per decido reprezentas la loĝantojn de Sahrawi. Post la konkurso komencis demandoj rilate al formala permeso de movado Polisario, sed ekde la jaro 2000 ili celas al tio, ke tio ne devus esti problemo.
Post la konkurso en la jaro 1988, kiam estis mortigitaj tri afrikaj loĝantoj, PANA, presagentejo kun bazo en Dakaro, skribis, ke tiuj ĉi mortoj estis "sensignifaj por la okazo de la konkurso". Vatikana ĵurnalo L'Osservatore Romano nomis la konkurson "Vulgara trarigardo de forto kaj riĉeco en lokoj, kie oni mortas senĉese pro malsato kaj soifo". Dum la jaro 2002 sur starto en franca Arras protestis franca Partio de Verduloj per proklamo kaj ili markis la konkurson kiel "Koloniismo, kiu estas elradikigenda".
Kelkaj lokaj loĝantoj preter la vojdirekto de la konkurso notis, ke ili vidas limigitajn eblecojn de akiro el la konkurso. Ke la partoprenantoj de la konkurso elspezos ian monon por varo kaj servoj en lokaj loĝigitaj kapacitoj, kiujn ili povas proponi. La konkursantoj kreas grandegajn kvantojn de polvo sur la vojdirektoj kaj ili estas kulpigataj pro tio, ke ili forpuŝas kaj mortigas brutaron, kaj plie ankaŭ pro mortigado de homoj.
[redaktu] Listo de venkintoj
Jaro | 2-spuraj | 1-spuraj | Kamionoj | Vojdirekto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝoforo | Dua ŝoforo | Nacieco | Produktanto | Ŝoforo | Nacieco | Produktanto | Ŝoforo | Nacieco | Produktanto | ||
2006 | Alphand | Picard | Francio | Mitsubishi | Coma | Hispanio | KTM | Tchaguine | Rusio | Kamaz | Lisbono - Dakaro |
2005 | Peterhansel | Cottret | Francio | Mitsubishi | Despres | Francio | KTM | Kabirov | Rusio | Kamaz | Barcelona - Dakaro |
2004 | Peterhansel | Cottret | Francio | Mitsubishi | Roma | Hispanio | KTM | Tchaguine | Rusio | Kamaz | Clermont-Ferrand - Dakaro |
2003 | Masuoka | Schulz | Japanio | Mitsubishi | Sainct | Francio | KTM | Kabirov | Rusio | Kamaz | Marseille - Sharm el Sheikh |
2002 | Masuoka | Maimon | Japanio | Mitsubishi | Meoni | Italio | KTM | Tchaguine | Rusio | Kamaz | Arras - Madrid - Dakaro |
2001 | Kleinschmidt | Schulz | Germanio | Mitsubishi | Meoni | Italio | KTM | Loprais | Ĉeĥa respubliko | Tatra | Parizo - Dakaro |
2000 | Schlesser | Magne | Francio | Schlesser-Renault | Sainct | Francio | BMW | Tchaguine | Rusio | Kamaz | Parizo - Dakaro - Kairo |
1999 | Schlesser | Monnet | Francio | Schlesser-Renault | Sainct | Francio | BMW | Loprais | Ĉeĥa respubliko | Tatra | Granada - Dakaro |
1998 | Fontenay | Picard | Francio | Mitsubishi | Peterhansel | Francio | Yamaha | Loprais | Ĉeĥa respubliko | Tatra | Parizo - Granada - Dakaro |
1997 | Shinozuka | Magne | Japanio | Mitsubishi | Peterhansel | Francio | Yamaha | Peter Reif | Rakousko | Hino | Dakaro - Agades - Dakaro |
1996 | Lartigue | Perin | Francio | Citroën | Orioli | Italio | Yamaha | Moskovskich | Rusio | Kamaz | Granada - Dakaro |
1995 | Lartigue | Perin | Francio | Citroën | Peterhansel | Francio | Yamaha | Loprais | Ĉeĥa respubliko | Tatra | Granada - Dakaro |
1994 | Lartigue | Perin | Francio | Citroën | Orioli | Italio | Cagiva | Loprais | Ĉeĥa respubliko | Tatra | Paris - Dakaro - Paris |
1993 | Saby | Seriyes | Francio | Mitsubishi | Peterhansel | Francio | Yamaha | Perlini | Perlini | Parizo - Dakaro | |
1992 | Auriol | Monnet | Francio | Mitsubishi | Peterhansel | Francio | Yamaha | Perlini | Italio | Perlini | Parizo - Sirte - Kaburbo |
1991 | Vatanen | Berglund | Finnlando | Citroën | Peterhansel | Francio | Yamaha | Houssat | France | Perlini | Parizo - Tripolis - Dakaro |
1990 | Vatanen | Berglund | Finnlando | Peugeot | Orioli | Italio | Cagiva | Villa | Perlini | Parizo - Tripolis - Dakaro | |
1989 | Vatanen | Berglund | Finnlando | Peugeot | Lalay | Francio | Honda | Parizo - Tunizo - Dakaro | |||
1988 | Kankkunen | Piironen | Finnlando | Peugeot | Orioli | Italio | Honda | Loprais | Ĉeĥoslovakio | Tatra | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1987 | Vatanen | Giroŭ | Finnlando | Peugeot | Neveu | Francio | Honda | de Rooy | Nizozemsko | DAF | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1986 | Metge | Lemoyne | Francio | Porsche | Neveu | Francio | Honda | Vismara | Italio | Mercedes-Benz | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1985 | Zaniroli | Da Silva | Francio | Mitsubishi | Rahier | Belgio | BMW | Capito | Německo | Mercedes-Benz | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1984 | Metge | Lemoyne | Francio | Porsche | Rahier | Belgio | BMW | Laleu | Francio | Mercedes-Benz | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1983 | Ickx | Brasseur | Belgio | Mercedes | Auriol | Francio | BMW | Groine | Francio | Mercedes-Benz | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1982 | Marreau | Marreau | Francio | Renault | Neveu | Francio | Honda | Groine | Francio | Mercedes-Benz | Parizo - Alĝero - Dakaro |
1981 | Metge | Giroŭ | Francio | Land Rover | Auriol | Francio | BMW | Parizo - Dakaro | |||
1980 | Kottulinsky | Luffelman | Svedio | Volkswagen | Neveu | Francio | Yamaha | Ataquat | Alĝerio | Sonacome | Parizo - Dakaro |
1979 | Genestier | Terbiaut | Francio | Land Rover | Neveu | Francio | Yamaha | Parizo - Dakaro |