Ĉevalpovo
El Vikipedio
Ĉevalpovo (mallonge ĈP) estas malnova mezurunuo de la povumo, anstataŭ kiu oni jam uzas kilovatton (KW). ĈP egalas al 75 kpm/s = 735,5 vattoj. Tio estas, maŝino kun 1 ĈP faras laboron de 75 kpm en 1 sekundo, tio estas ĝi levas mason da 75 kg je alto de unu metro.
La angla ĉevalpovo estas iom pli granda, ĉar 1 angla ĈP egalas al 746 vattoj.
La esprimo venas de James Watt, kiu konstatis, ke unu forta tirĉevalo laboras per 1 ĈP, sed ĉevalo kun averaĝa forto laboras nur 50%-e.