Pivota muelejo
El Vikipedio
La pivota muelejo estas tre malnova tipo da ventmuelejo. En Nederlando ankoraŭ restas proks. 40 da ili, ĉefe en Gelderlando, Nord-Brabanto, Limburgo kaj Zelando. En Belgio ankoraŭ troviĝas, inter aliaj, unu en Onze-Lieve-Vrouw Ten Duinen (komunumo Koksijde).
Muelejo de tia tipo estas muntita sur pivoto, kiu ebligas turni ĝin laŭ la direkto de la vento. Nederlande tia muelejo nomiĝas standerdmolen = "stabla muelejo", pro la stablo, kiu tenas la pivoton.
Ĉi tia tipo da muelejo originis de antaŭ 600 jaroj kaj ankoraŭ aperas en Norda Francio, Belgio, Nederlando, Anglio, Norda Germanio kaj Danlando.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.