Nuevo León
El Vikipedio
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/es/8/82/Nuevo_Leon.png |
Geografio > Ameriko > Meksiko > Nuevo León < provinco
Nuevo León [NŬEŭo leON] estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝia plena nomo estas "Estado Libre y Soberano de Nuevo León" (libera kaj suverena ŝtato de Nuevo León).
Ĝi havas areon de 64.000 km² kaj loĝantaron de 3,8 milionoj kaj dividiĝas en 51 komunumojn (municipojn). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Monterrey. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-NLE".
Kvankam granda parto de la provinco situas proksime de la rivero Rio Grande del Norte, ĝi ampleksas nur ĉ. 15 km longan parton de la rivervordo (landlimo al Usono, ĉar mallarĝa strio de la teritorio de apuda Tamaulipas interŝoviĝas.
La nomo de la provinco reiras al la hispana reĝo Filipo la 2-a, kiu en 1582 permesis al Luis Carvajal y de la Cueva fondi en "Nov-Hispanio" (nuna Meksiko) novan setlejon nomotan Nuevo Reino de León (nova regno de León). La nomon verŝajne instigis la malnova "Regno de León", kiu ekzistis ĝis 1230.
[redaktu] Ekstera ligo
|
|||
---|---|---|---|
|
|||
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |