Campeche
El Vikipedio
Campeche [kamPEĉe] estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Geografie ĝi formas la bazon de la duoninsulo Jukatano.
Ĝi havas areon de 57.000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 690.000, el kiuj pli ol 100.000 estas indiĝenoj. Ĝia ĉefurbo estas Ciudad de Campeche (Kampeĉe-urbo), kiu havas pli ol 200.000 logantojn. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CAM".
La nomo de la provinco laŭdire ekestis, kiam en 1517 eŭropaj konkerantoj gvidataj de Francisco HERNÁNDEZ DE CÓRDOVA alvenis kaj, demandante pri la nomo de la loko, ricevis la respondon "A Kim Peĉ".
Ĝis la 7-a de aŭgusto 1857 Campeche estis parto de Jukatanio.
|
|||
---|---|---|---|
|
|||