Misurio
El Vikipedio
|
|||||
Ĉefurbo | Jefferson City | ||||
Plej granda urbo | Kansasurbo | ||||
Ŝtatestro | Matt Blunt | ||||
Oficiala lingvo | Angla (laŭfakta) | ||||
Areo | 180.693 km² (21-a) | ||||
- firma | 178.597 km² | ||||
- akva | 2096 km² (1,16%) | ||||
Loĝantaro (2000) | |||||
- Loĝantoj | 5.595.211 (17-a) | ||||
- Loĝdenso | 31 /km² (27-a) | ||||
Aliĝo al Usono | |||||
- Dato | 10-a de aŭgusto 1821 | ||||
- Vico | 24 | ||||
Tempozono | CST: UTC-6 | ||||
Latitudo | 36°N al 40°35'N | ||||
Longitudo | 89°6'W al 95°42'W | ||||
Larĝeco | 385 km | ||||
Longeco | 480 km | ||||
Alteco | |||||
- maksimuma | 540 m | ||||
- meznombra | 240 m | ||||
- minimuma | 70 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- Poŝtkodo | MO | ||||
- ISO-kodo | US-MO (FIPS-kodo 04) | ||||
Retejo | www.state.mo.us |
Misurio (angle, Missouri [Miz-UR-i]) estas ŝtato de Usono. Ok ŝtatoj limas Misurion (Tenesio estas la nura alia ŝtatoj kun ok limoj). Norde estas Iovao, nordokcidente estas Nebrasko, okcidente estas Kansaso, sudokcidente estas Oklahomo, sude estas Arkansaso, sudoriente estas Tenesio, kaj oriente estas Kentukio kaj Ilinojso. La Misisipo estas la orienta limo kaj la Misuro fluas tra la centra parto de la ŝtato. La ŝtato nomiĝis pro la rivero Misuro (Missouri), ilinoja vorto por "urbeto de la grandaj kanuoj" aŭ "ligna-kanua popolo". Ĝi estis parto de la Luiziana Teritorio kaj fariĝis la 24-a ŝtato je la 10-a de aŭgusto 1821.
Enhavo |
[redaktu] Historio
- 1682 – Robert CAVALIER pretendas la Luizianan Teritorion por Francio.
- 1764 – Sankta-Luizo estas fondinta.
- 1803 – Usono aĉetas la Luizianan Teritorion de Francio por $11 miliono.
- 1811-1812; La tertremo de New Madrid, serio de tertremoj, unu de kiuj estis la plej potenca tertremo en usona historio.
- 1821 – Misurio fariĝis sklaviga ŝtato.
- 1835 – Verkisto Mark Twain naskiĝas en Florida, Misurio.
- 1861-1865 – Usona Enlanda Milito. Misurio restas en la Unio, sed secesiaj apoganto kunvenas en Neosho kaj voĉdonas aniĝi al la Konfederacio. Misurio estos pretendata de ambaŭ partioj.
- 1865 – Misurio estas la unua ŝtato, kiu abolis sklavecon.
- 1945 – Harry S. Truman fariĝis la unua (kaj nura) prezidento el Misurio.
[redaktu] Geografio
La norda duono de la ŝtato (norde de la Misuro-Rivero) estas parto de la Grandaj Ebenaĵoj. Laŭ la Misisipo-Rivero estas flusa ebenaĵo. La sudorienta parto estas sur la New-Madrid-Faŭlto.
En la sudokcidento estas la Ozarks, antikva plataĵo, kiu estas malebena. La Ozarks etendiĝas en Arkansason, Oklahomon kaj Kansason.
[redaktu] Grandaj urboj
Kansasurbo (loĝantaro: 441.545) estas la plej granda urbo en Misurio, la dua plej granda urbo estas Sankta-Luizo (350.705), kaj Springfield (151.580) estas la tria plej granda urbo. Sed la loĝantaro de la aglomeraĵa statistika areo (MSA) de Sankta-Luizo estas 2,5 milionoj kaj la loĝantaro de la MSA de Kansaso Urbo estas du milionoj.
- Kansasurbo
- Sankta-Luizo
- Springfield
- Independence
- Columbia
- St. Joseph
- St. Charles
- Joplin
- Jefferson City
- Cape Girardeau
[redaktu] Ekonomio
La ekonomio de Misurio baziĝas sur agrikulturo, industrio, minoj kaj turismo.
Agrikulturo estas ĉefe bovaĵo, porkaĵo, sojfabo kaj kortobirdoj. Vinfarejojn oni povas trovi proksime de Hermann (Misurio) kaj Saint James (Misurio).
Industrio estas ĉefe aerokosmo (Sankta-Luizo), manĝaĵa traktado (sudokcidenta Misurio) kaj kemio.
Misurio estas la plej granda produktanto de plumbo en Usono (orienta Ozarks). Ankaŭ kalko estas minata.
Turismaj lokoj inkludas Sankta-Luizon, Hannibal (Missouri) (knabaĝa hejmo de Mark Twain), Lake of the Ozarks (centra Misurio) kaj Branson (Misurio) (Kontreaj teatroj kaj lagoj).
[redaktu] Ŝoseoj
Multaj ŝoseoj transiras Misurion, inkluzive interŝtatajn ŝoseojn kaj usonaj ŝoseoj. Misurio havas ĝia propra ŝosea sistemo kaj aro de sekundaraj ŝoseoj kiu numeriĝis kun literoj. Misurio estis unu el ok ŝtatoj kiu estis lokita sur historia Ŝoseo 66.
[redaktu] Interŝtata Ŝosea Sistemo
Norde-sude | Oriente-okcidente |
|
|
[redaktu] Usona Ŝosea Sistemo
Norde-sude | Oriente-okcidente |
|
|
|
|||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
|