Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ludwig van Beethoven - Vikipedio

Ludwig van Beethoven

El Vikipedio

Muziko > Klasika muziko > Klasika | Romantika > Ludwig van Beethoven


Ludoviko BETOVENO
Pligrandigu
Ludoviko BETOVENO

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Hammerklavier
Pligrandigu
Hammerklavier

Enhavo

[redaktu] Vivo kaj verkado

Beethoven naskiĝis en Bonn, Germanio, kiel filo de Johann van Beethoven kaj Magdalena Keverich van Beethoven. Ĝis antaŭ nelonge multaj faktolibroj montris la 16-an de decembro kiel la "naskiĝdaton" de Beethoven, ĉar ni scias, ke li baptiĝis je la 17-an de decembro, kaj infanoj en tiu tempo ordinare baptiĝis je la tago post sia naskiĝo. La moderna sciencularo tamen preferas ne dependi de tiaj supozoj.

Muzikon al Beethoven komence instruis lia patro, kiu laboradis kiel muzikisto kaj ĥorestro en la kortego de la ĉefepiskopo (kaj Princo-elektisto) de Kolonjo. La drinkema patro ofte batis la filon kaj sensukcese klopodis lin elmontri kiel infantalentulon. Tamen la talenton de Ludwig baldaŭ rimarkis aliaj. Instruis kaj dungis lin Christian Gottlob Neefe, kaj monhelpon donis la Princo-elektisto. La patrino de Beethoven mortis kiam Beethoven havis 17 jarojn. De tiam dum kelkaj jaroj li estis respondeca pri la vartado de siaj du pli junaj fratoj.

Beethoven translokiĝis al Vieno en 1792, kie li studadis sub Joseph Haydn kaj aliaj instruistoj. Li rapide gajnis renomon kiel pian-virtuozo kaj (pli malrapide) ankaŭ kiel komponisto. Li kutimiĝis al labormodelo, kiun li de tiam sekvis dum sia tuta vivo: anstataŭ labori por la eklezio aŭ por nobela kortego (kiel faris plej multaj komponistoj antaŭ li), li laboris sendepende, sin vivtenanta per publika ludado, vendado de siaj verkoj, kaj subvencioj de nobeloj, kiuj rekonis lian kapablon.

La verkhistorio de Beethoven estas kutime dividita en fruan, mezan, kaj malfruan periodojn.

En la frua periodo oni vidas imitadon de liaj grandaj antaŭuloj Haydn kaj Mozart. Samtempe li esploras novajn direktojn kaj iom post iom plivastigas la amplekson kaj ambicion de sia verkado. Kelkaj gravaj pecoj el la frua periodo estas la unua kaj dua simfonioj, la unuaj ses arĉinstrumentaj kvartetoj, la unuaj du pianaj konĉertoj, kaj proksimume dekdu pianaj sonatoj, inkluzive de la fama "Patosa".

La meza periodo komenciĝis ne longe post persona krizo, kies ĉefa kialo estis surdiĝo. Karakterizas ĝin grandaskalaj verkoj esprimantaj heroismon kaj luktadon. Inter ili estas multaj el la plej famaj verkoj de klasika muziko. La mezperiodaj verkoj inkluzivas ses simfoniojn (N-rojn 3–8), la tri lastajn pianajn konĉertojn kaj lian solan violonan konĉerton, ses arĉinstrumentajn kvartetojn (N-rojn 7–11), multajn pianajn sonatojn (inkluzive de la "Lunluma", "Waldstein", kaj "Appassionata"), kaj la solan operon de Beethoven, Fidelio.

La malfrua periodo de Beethoven komenciĝis ĉirkaŭ 1816 kaj daŭris ĝis Beethoven ĉesis komponi en 1826. La malfruaj verkoj estas multe admirataj pro intelekta profundeco kaj intensa, tre persona esprimado. Ili inkluzivas la Naŭan Simfonion (la "Ĥoran"), la Missa solemnis, la ses lastajn arĉinstrumentajn kvartetojn, kaj la kvin lastajn pianajn sonatojn.

La persona vivo de Beethoven estis ĝenoplena. Ĉirkaŭ la aĝo de 28 jaroj li eksurdiĝis, kaj tiu katastrofo instigis lin dum kelke da tempo pripensi memmortigon. Lin allogis neatingeblaj (edziniĝintaj aŭ aristokrataj) virinoj, kiujn li idealigis; li neniam edziĝis. La periodo de 1812 ĝis 1816 estis de malmulta produktado kaj kelkaj akademiuloj rigardas tiun fenomenon kiel rezulto de deprimo, kaŭzita de lia konsciiĝo, ke li neniam edziĝos. Beethoven kverelis, ofte akre, kun siaj parencoj kaj aliaj, kaj ofte sin kondutis malbone rilate al aliaj homoj. Li ĉiam denove transloĝiĝis kaj havis strangajn personajn kutimojn, ekz. porti malpuregajn vestojn, sin lavante obsede. Li ofte havis monproblemojn.

Aŭskultantoj ne malofte perceptas eĥon de la vivo de Beethoven en lia muziko, kiu ofte bildigas luktadon sekvatan de triumfo. Tiu ĉi priskribo estas ofte aplikata al lia kreado de majstroverkoj malgraŭ la severaj personaj malfacilaĵoj.

La sano de Beethoven ĉiam estis malbona, kaj ĝi tute kolapsis en 1826. Lia morto en la sekvanta jaro estas plej ofte atribuata al malsano de la hepato.

[redaktu] Muzika stilo kaj novigaĵoj

Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate muzikan formon, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia Malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

[redaktu] Personaj kredoj kaj ties muzika influo

Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de la homaro.

Pri la religiaj kredoj de Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj inter la sciencistoj.

[redaktu] Beethoven kiel fikcia rolo

La troigita grandeco de la personeco de Beethoven instigis al multaj aŭtoroj kaj filmistoj enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. Por detaloj, vidu Beethoven kiel fikcia rolo.

[redaktu] Beethoven la romantikisto?

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo devas esti rigardata en kunteksto.

Se ni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj Goethe kaj Schiller (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz Schubert ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto Shelley. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. Hoffmann) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert Burns. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono.

Pli granda debato pri enordigo de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue.

Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito.

Aliaj vidas lin transira figuro, aŭ rekta antaŭiranto de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La sciencularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro.

Kiu konsideras la klerismon la fundamento de la modernismo, nepre vidos lin klasikisto.

Kiu, kontraste al tio, rigardas la romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por la kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke Beethoven estis romantikisto.

Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj.

Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estas akceptebla en la siatempa societo. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj scienculoj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Jes, post tio Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelke da nesuspektinde sonanta ĉambra muziko por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

[redaktu] Sondosieroj

(aŭdio)
Verko 30, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 1-a movimento
Verko 30, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 2-a movimento
Verko 30, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 3-a movimento
Verko 47, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 1-a movimento
Verko 47, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 2-a movimento
Verko 47, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 3-a movimento
Concierto 4, movimento 1 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 1-a movimento
Concierto 4, movimento 2 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 2-a movimento
Verko 111, movimento 1 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, movimento 1
Verko 111, movimento 2 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, 2-a movimento
Verko 62 (informo)
Uverturo - Coriolan
Symphonie 5, movimento 1 (informo)
5-a Simfonio, 1-a movimento
Symphonie 5, movimento 2 (informo)
5-a Simfonio, 2-a movimento
Symphonie 5, movimento 3 (informo)
5-a Simfonio, 3-a movimento
Symphonie 5, movimento 4 (informo)
5-a Simfonio, 4-a movimento


[redaktu] Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Komponaĵoj de Beethoven
  • Listo de verkoj de Beethoven estas listo de plej multaj verkoj de Beethoven, inkluzivanta ligilojn al ĉiuj verkoj diskutitaj en propra artikolo.
  • Tritonala temprezento

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Esperante:

Angle:


Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al




Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com