Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Modernismo - Vikipedio

Modernismo

El Vikipedio

Modernismo (1600-) estas la reganta filozofio aŭ mondbildo de la industria erao, la postkristana mondkoncepto de la Okcidento. Ĝi vidas la universon kiel granda maŝino, eĉ homon kiel senspirita maŝino, ĉio tute komprenebla per homa racio. Dio, se li eĉ ekzistas, ekzistas nur kiel emerita kreinto (diismo). En la plej severa formo, modernismo diras ke ekzistas sole la natura, ne la supernatura (materialismo); kaj ke la science sciebla estas tute sama kiel la reala – alivorte, se scienco ne povas scii pri io, eĉ teorie, sekve tio ne ekzistas en realo (pozitivismo).

Politike, modernismo fidas al Racio (= Scienco, Teknologio), Progreso, Egaleco kaj Libereco. Ĝi kredas ke homo estas nature bona kaj raciema, sed estas koruptita de socio.

Modernismo estis konstruita de la pensantoj Kartezio, Bakono, Hobbes, Neŭtono, Locke, Hume, Rousseau, Adam Smith, Kantio, Mill, Darvino, Markso, Ejnstejno, Crick, Minsky, Dennet kaj aliaj – precipe en Britio, Francio kaj Germanio dum 1600-2000. Dum 1150-1600, modernismo naskiĝis el la ideoj de Aristotelo, Tomaso de Akvino kaj Galileo. Inter ĝiaj branĉoj estas Kapitalismo, Marksismo, Materialismo kaj la mondbildo de Moderna scienco. La pinta aŭ klasika epoko de modernismo venis dum la 18-a jarcento, dum la mem-nomata Ilumineco.

Je la fino de la 18-a jarcento kaj denove en la 20-a jarcento, iom da movo for de modernismo okazis en la Okcidento: romantika arto (ekzemple, la poezio de William Blake), kvantuma mekaniko, hipioj, Zenismo, Postmodernismo, ktp. Sed la plej arda batalo kontraŭ modernismo okazas ne ĉe la universitato aŭ librovendejo, sed ĉe preĝejoj el fundamentismo, kaj islama kaj kristana. Fakte, en Usono, multe de kulturo, politiko kaj religio estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo kaj modernismo.

Praktike, la plej granda triumfo de modernismo estas moderna scienco kaj industria komforto – la granda forigado de malsano, malsato, penega laboro kaj malriĉeco por la plimulto en nacioj industriigitaj. Filozofie, la plej granda ĝisnuna triumfo estis la eltrovo de DNA en 1953 de Crick kaj Watson – ke vivo havas bazon materialisman, ne "spirita" aŭ iele nedifinebla (vitalismo). Se sciencistoj kaj filozofoj povos eltrovi tian bazon por la menso – oni nun penadas (ekzemple, Crick, Minsky kaj Dennett) – la filozofia triumfo de modernismo estos preskaŭ tuta.

Sed tia triumfo portas koston: la sama sistemo kiu povas amase produkti sapon, ankaŭ povas amase produkti mortintojn: Hiroŝimo, Aŭŝvico, Dresdeno, Stalino, ktp. Kaj eĉ en tempo de paco, modernismo, per tia industria komforto, iom post iom detruas la planedon (kiel diras verduloj). Sed la plej profunda manko de modernismo: kvankam ĝi nutras la ventron kaj eĉ la menson, ĝi ne nutras la koron de homo, la spiriton (kiel diras la romantikistoj, hipioj, Unamuno, Kerouac, Lewis Mumford kaj Johano Paŭlo la 2-a, inter aliaj). Tial religio ankoraŭ floras kaj ofte staras kontraŭ modernismo.

Por la fina triumfo, modernismo devas ne nur klarigi la koron de homo materialisme, sed ankaŭ nutras ĝin. Tio ŝajnas preskaŭ malebla, sed historio estas plena de la paradoksa kaj la neatendita.

[redaktu] Vidu ankaŭ


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com