Guillaume Apollinaire
El Vikipedio
Literaturo > Franclingva literaturo
Guillaume Apollinaire, estas la plumnomo de Wilhelm Apollinaris de KOSTROWITZKY, eksteredza filo de polino kaj itala nobelo, naskiĝinta en Romo je la 26-a de aŭgusto 1880, mortinta (de la vasta Epidemio de Gripo de 1918 ) je la 9-a de novembro 1918, estis franclingva poeto, eble la plej granda kaj talenta, kaj estis strete ligita kun ĉiuj modernismaj artaj tendencoj de la komencanta 20-a jarcento.
[redaktu] Lia plejkonata poemo
Majo
- Majo rida majo sur Rejn’ en boato
- Belaj sinjorinoj rigardis de monto
- Tiome belas vi boato glitas for
- Kial je l’salikoj venis tioma plor’
- Senmoviĝis foren fruktarboj florantaj
- Petaloj falintaj el la arboj majaj
- De ŝi kiun amis mi jen estas ungoj
- Petaloj velkintaj de ŝi la palpebroj
- Lente sur bord’ sur voj’ paŝis laŭlonge river’
- Urso hundo simi’ en ciganirantantar’
- Azenotiritan ruldomon sekvantaj
- Dum flue foriris en vitkampoj Rejn-aj
- Surfifre luditaj arioj armeaj
- Majo rida majo ornamis ruinojn
- Per heder’ per rozuj’ per floroj abunde
- Agitas vimenojn Rejn-a vent’ surborde
- Parolemajn junkojn kaj vitflorojn nudajn
Apollinaire uzis neniom da interpunkcio
(esperantigis R. Platteau)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- TTT-ejo pri Guillaume Apollinaire (france) (ties rubrikoj aludas al fama poemeto lia:
Bezonas en mia domo mi
Trans libroj pasantan katon
Virinon nefrenezumantan
Amikojn ĉiasezonajn
Sen ili ne povas vivi mi