Slango
El Vikipedio
Slango estas aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia nocio aŭ alimedia ĵargono (ekz. prunteprenitaj el aliaj lingvoj), kiuj uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan.
Ofte ekestas slango en certaj sociaj grupoj, kiuj uzas slangaĵojn por distingi sin disde la cetera socio. Tipaj kreantoj da slango estas junuloj kiuj uzas lingvon kiel manieron oponi kontraŭ la pliaĝa generacio, kaj anoj de "alternativaj" urbaj societoj ktp.
Ĉar Esperanto nur parolatas en etaj komunumoj, nia lingvo enhavas malmulte da slango kompare kun aliaj lingvoj. Tamen certaj slangaĵoj evoluiĝis en junularaj renkontiĝoj, kiel espo por esperanto, 'stas por estas, malino por viro, vosto por peniso ktp.