Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jiří Kořínek - Vikipedio

Jiří Kořínek

El Vikipedio

Jiří Kořínek

Jiří KOŘÍNEK (naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Liberec - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto.

Komerca komizo en Liberec, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno (en nuna Ĉeĥio), dum la Dua mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústi nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.

En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj. Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo li taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.

[redaktu] Verkoj

  • Doktor Zamenhof (Brno, 1957. - 19 p.)
  • Problemoj de tradukado (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko; p. 63 - 65)
  • Ree pri la paco (En: Poemaro por paco; p.23)
  • Romanco f-maĵora de Beethoven (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.39)
  • Taskoj de nia literaturo beletra kaj faka (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)

[redaktu] Tradukoj

  • Petr Bezruč: Sileziaj kantoj (kune kun Tomáš Pumpr kaj Rudolf Hromada)
  • Božena Němcová: Božena Němcová (malgranda monografio, el la franca kaj ĉeĥa trad. kaj kunordigis J. M. Havlík. La versojn esperantigis Jiří Kořínek]. - Praha: Osvêtovy Ustav, 1963. - 19 p.)
  • František Branislav: Paco (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.97 - 99)
  • Ĉio ĉi estas paco (ordigis Oldřich Krejčiřík, esperantigis Jiří Kořínek. - Brno: E-Rondeto ĉe la Klubejo ROH, 1959. - [1] p.)
  • František Halas: Nia sinjorino Božena Němcová (Ilustr. Bohumil Kozel. - České Budějovice: EK La Progreso, 1980. - 15 p.)
  • Kantu al la eternulo (himnaro de kristanaj esperantistoj, Vlaardingen, VoKo, 1986. - 44 p.)
  • Podmele, Ladislav: Flugilhava ŝtono' (elektitaj poemoj, Chapecó: Eld. Fonto, 1985. - 237 p.)
  • Markéta Procházková: Sur la sojlo de la amo (Chapecó: Eld. Fonto, 1986. - 96 p. : ilustr.)
  • Jaroslav Seifert: La fraŭlino el la kvara etaĝo (En: Nova Esperanta krestomatio, Hrsg.: Auld, William; p.450 - 452)
  • Jaroslav Seifert: Panjo (Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, Eld. Sekcio, 1960. - 77 p.)
  • Slovaka antologio, Bratislava, 1980. - 527 p. En traduko de Jiří Kořínek tie aperis:
    • Juraj Tranovský: Lastjuĝaj alvenis jam horoj
    • Benedikt Szöllösi: Ŝirmantoj de la lacaj, Dio kompatema
    • Ján Hollý: Odo al Johano Gutenberg, la inventinto de preso
    • Ján Kollár: Surskriboj, La filino de Slavo
    • Andrej Sládkovič: Al la samaĝuloj, Marína, Detvano
    • Samo Tomášik: Hej, Slovakoj!
    • Ivan Krasko: Ministoj
    • Emil Boleslav Lukáč: Sur veturilo, Ĉu ni malamas? Ĉu ni amas?
    • Ján Rob-Poničan: Homamas‘, mi amas vin! Vesperaj lumoj
    • Fraňo Kráľ: Letero al knabino
    • Valentín Beniak: Maljunulineto
    • Rudolf Fábry: Sur la noktmeza maro
    • Ján Kostra: Vizite post longaj jaroj, Ave Eva
    • Pavol Horov: Slovaka panoramo, Horbatado
    • Pavel Bunčák: En la klasika lando
    • Vojtech Mihálik: Kanto super lulilo
    • Milan Lajčiak: Sur ĉiujn mondpordegojn
    • Milan Rúfus: Ĉerkoj el Vjetnamio
    • Lubomír Feldek: Odo je la kapturna tempo
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com