Niĵnij Novgorod
El Vikipedio
Niĵnij Novgorod | |
Blazono de la urbo |
|
Regiono: | Centro de Niĵnij-Novgoroda provinco |
---|---|
Distrikto: | |
Fondita en: | 1221 |
Urbo ekde: | 1221 |
Koordinatoj: | 56° 20' N, 44° 00' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 941 en 1959; 1334,249 por la 1-a de julio 2003 |
Kodo laŭ OKATO: | |
Telefona prefikso: | 8312 |
Tempozono (de MSK): | 0 |
Niĵnij Novgorod (ruse Ни́жний Но́вгород), urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo, centra urbo de Niĵnij-Novgoroda provinco.
La urbo estis fondita en 1221 fare de rusoj, de princo Jurij Vsevolodoviĉ , surloke de la setlaĵo de unu el mordovaj triboj. En la jaroj 1932-1991 la urbo havis la nomon Gorkij (Горький) omaĝe al Maksim Gorkij. La fervoja stacio ĝis nun nomiĝas tiel pro malfleksemo de fervojaj nomoj: do, oni vendos al vi bileton al Gorkij, se vi iros al Niĵnij Novgorod.
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1862, la unua linio estis al Moskvo), flughaveno kaj metroo (ekde 1985).
Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj, (por la 1-a de julio 2003).
Estas granda aŭto- kaj maŝin-konstrua centro. (Gorjkovskij aŭtomobila uzino)
Teatroj: Opera-Baleta teatro, Pup-teatro, Komedia teatro, Drama teatro, Infana teatro Vera kaj aliaj.
Niĵnij Novgorod estas enigita de UNESCO en liston de 100 urboj de la mondo, kiuj estas ege kultur- kaj histori-valoraj
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La urbo situas ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo.
Parto de la urbo, kiu situas ĉe la dekstra bordo de Oka, nomiĝas Supra parto aŭ Surmonta parto.
Parto de la urbo, kiu situas ĉe la maldekstra bordo de Oka, nomiĝas Suba parto.
Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj.
[redaktu] Suba parto
Suba (aŭ Malantaŭrivera) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe maldekstra bordo de rivero Oka.
Suba parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe industria parto de la urbo. Ĝi enhavas 5 distriktojn:
- Avtozavodskij (Автозаводский)
- Leninskij (Ленинский)
- Kanavinskij (Канавинский)
- Moskovskij (Московский)
- Sormovskij (Сормовский)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Movade
Naskiĝurbo de Vladimir Varankin. En 1920 okazintus tie la 3-a Tutruslanda kongreso de esperantistoj, kiu fiaskis pro ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando.