Bochum
El Vikipedio
Bochum (Boĥum) estas unu de kvar centroj en la Ruhr-regiono, en la Germana federacia ŝtato Nordrejn-Vestfalio, kun 394.000 enloĝantoj. La urbo estas la centro de la regiono "Meza Ruro (Ruhr)" kiu krome enhavas la urbojn Hattingen, Herne kaj Witten kun 750.000 loĝantoj en la tuta regiono. Situas ĉi tie la "Ruhr"-Universitato, la Germana Muzeo pri Minekspluato (Deutsches Bergbaumuseum), planetarejo kaj "Starlight Express", unu de la plej famaj muzikteatroj de la mondo. Aliaj vidindaĵoj estas la fervojista muzeo en Bochum-Dahlhausen kaj la teknologia parko.
- Enloĝantoj: 394.381 (Aŭgusto 2002)
- Aŭtosigno: BO
- Telefonkodo: 0234, 02327 (Bochum-Wattenscheid)
- Studentoj: 50.000 (je 4 universitatoj, el kiuj 38.000 ĉe la Ruhr-Universitato)
Enhavo |
[redaktu] Historio
- 890 unue menciita
- 1321 Bochum akiris siajn urbajn rajton
- Preskaŭ tute detruita dum la dua mondmilito
- 1965 Malfermiĝo de la Ruhr-Universitato
- 1979 Malfermiĝo de la unua subtertrama vojo, malfermiĝo de la piedpilka stadio
- 1993 La urboj Bochum, Hattingen, Herne kaj Witten kunligiĝas al la Mez-"Ruhr"a-Regiono
- 2003 Malfermmiĝo de nova kongresejo "Ruhr-Congress"
[redaktu] Politiko
Ĉefurbestrino : D-ino Ottilie SCHOLZ (Socialdemokratoj)
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] Vidindaĵoj
Urbestrejo, kristpreĝejo, planetarejo, Germana Muzeo pri Minekspluato (Deutsches Bergbaumuseum), "Bovgardista"-monumento, centjarhalo, malnova urbocentro de Hattingen, IMAX-kinejo, teatro (Schauspielhaus), RuhrPark (plej granda aĉetejaro de Germanio), piedpilka stadio (Ruhrstadion, klubo: VfL Bochum).
[redaktu] Ĝemelurboj
- Sheffield (Britio), ekde 1950
- Oviedo (Hispanio), ekde 1980
- Doneck (Ukrainio), ekde 1987
- Nordhausen (Germanio, Turingio), ekde 1990
- Xuzhou (Ĉinio), ekde 1994 (Ekonomia amikeco)
[redaktu] Famuloj
- Herbert Grönemeyer, Rok-muzikisto
- Wolfgang Clement, federacia ministro por ekonomio
[redaktu] Ligiloj :
- Ĉefpaĝo de la urbo Bochum
- Ruhr-Universitato
- Teatro Bochum
- Planetario
- Germana Mina Muzeo (Deutsches Bergbau-Museum)
- c.t. - Universitata Radio