Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ruhr - Vikipedio

Ruhr

El Vikipedio

Ruhr
Ruhr en Germanio
Longeco 221,2 km
Alteco de la fonto 674 m
Meznombra trafluo 79 m³/s
Akvokolekta areo 4485 km²
Alfluanto(j) en Germanio
Mem alfluas al Rejno
Larĝeco de la enfluejo ...
Rivero en Eŭropo

Geografio > Rivero > Ruhr < Eŭropo

Ŝablono:Infobox Rivero La Ruhr estas ĉ. 221 kilometrojn longa dekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4.485 km². Ĝi meandras pli ol 124 kilometrojn sur la teritorio de la regiona ligo Ruhr kaj estas nomdoma por la plej granda Eŭropa industriregiono, la Ruhr-regiono. Ties nomo klariĝas el la komenco de la industriigo en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. La regiono ĉe la Ruhr estis ekde la finiĝa 18-a jarcento origino de la tuta ekonomiregiono.
Grava ekonomia signifo estas ĉitempe en la trink- kaj uzakvoprovizo de la Ruhr-regiono kaj en la energiproduktado. Antaŭe la Ruhr dumtempe estis en la 19-a jarcento la plej navigata akvovojo de Germanio. Ĉitempe tamen ŝipiro okazas nur sur la lastas 12 Ruhr kilometroj. Ĝia valo estas grava ripozejo por la aglomeraĵo Rejn-Ruhr.
La meza forflukvanto de la Ruhr en ĝia malsupra fluo sumiĝas je la nivelmezurilo Mülheim 79 /s; tiel la Ruhr estas rilate al akvokvanto la kvina flankrivero de la Rejno laŭ grando.

Enhavo

[redaktu] Riverfluo

Verlauf der Ruhr mit größeren Nebenflüssen und den Ruhrstauseen


Paso de la Ruhr kun pli grandaj flankriveroj kaj la Ruhr-baraĵ-lagoj

[redaktu] Fonto

La Ruhr estas ĉe sia fonto mezaltmontara rivereto
Pligrandigu
La Ruhr estas ĉe sia fonto mezaltmontara rivereto

La Ruhr fontas en la Rothaargebirge en Hochsauerland ĉe la norda deklivo de la Ruhrkopf (696 metrojn super marnivelo) sur la Rejn-Weser-akvodislimo. Dum la Ruhr fluas okcidenten kaj finfine enbuŝiĝas en la Rejnon, la akvo de la nur mallongaj riveretoj, kiuj fontas ĉe la suda deklivo de la Ruhrkopf, fluas en la Orke. Tiu siaflanke fontas nur iom pli oriente ĉe la [Reetsberg]] kaj komence fluas en okcidentan, sed tiam en orientan direkton en la Eder, ties akvo fluas tra la Fulda en la Weser.

La Ruhr-fonto situas ĉ. 674 metrojn alta, ĉ. 1,5 kilometrojn nordokcidente de Winterberg-Elkeringhausen, 3 kilometrojn nordoriente de Winterberg kaj 4 kilometrojn sudoriente de Nordhelle. Ekde 1849 ĝi estas ĉiruaxita per masonaĵo. En marĉa tereno, ĉ. 20 metrojn supre de la enkadraj muroj, la unua Ruhr-akvo atingas la supraĵon.

[redaktu] Rivera paso kaj ĉeriveraj lokoj

Ekde la fonto ĝis la enbuŝiĝo la Ruhr fluas esence orient-okcidenten. Je tio ĝis estas ambaŭflanke limigata per montaraj ĉenoj de la Rejnlanda Skistomontaro.

El la fontotereno ĝia akvo fluas unue norden laŭlonge de la B 480. Samdirekte ĝia akvo alfluas – okcidente preterpasanta la rokaron Bruchhauser Steine - la Naturparkon Arnsberger Wald, antaŭ kiu ĝi turniĝas okcidenten ĉe Olsberg. Malantaŭ Olsberg sekvas norde la sufiĉe alte elstaraj sudaj montoj de tiu naturparko, kiu etendiĝas ĝis en la valon de la rivero. Ene de la komunumteritorioj de Bestwig kaj Meschede la Ruhrakvo plu fluas laŭlonge de la A 46 okcidenten al Arnsberg, rezidejo de la regdistriktestraro.

Iom pli nordokcidente, inter Ense kaj Wickede, la rivero atingas la sudan flankon de la montara ĉeno Haarstrang, ĉe Wickede ĝi turniĝas okcidenten kaj ekde nun ĝi fluas okcidenten inter Haarstrang kaj la altaĵoj de la Sauerland preter Fröndenberg, Menden, Holzwickede, Iserlohn kaj Schwerte. Inter Menden kaj Fröndenberg la Ruhr formas laŭ iom longa etapo la interkomunuman limon. Sur la etapo antaŭ la Haarstrang la Ruhr jam lasis la plej grandan parton de la niveldiferenco den malantaŭ sin. Ĉe Iserlohn la rivero ankoraŭ havas surmaran nivelon de 106 metroj.

La historia urbo de la Freiheit Wetter
Pligrandigu
La historia urbo de la Freiheit Wetter

La teritorio de Dortmundo etendiĝas sude ĉe la kruta deklivo de la Ardey-Montaro ĝis la Ruhr. La sudaj urbopartoj evoluis al preferataj loĝopejzaĝoj, tiel ankaŭ Syburg. Tie situas alte super la Ruhr tiu punkto, per kiu Dortmundo estis unuafoje menciata en la historio: la kastelo Hohensyburg. Je la kontraŭa suda riverbordo, sur la urboteritorio de Hagen enbuŝiĝas Lenne kaj Volme en la Ruhr. Kun la el la sudo venanta Lenne la Ruhr enprenas sian plej grandan flankriveron, per kiu sia meza forfluokvanto preskaŭ duobliĝas ekde 30 ĝis 55 kubometroj/sekundo. Tuj poste la Ruhr trapasas kun la Hengsteysee la unuan grandan baraĵlagon.

La centro de Herdecke troviĝas super meandro ĝuste inter la Hengstey- kaj la Harkort-lago, ĉe kies dekstra bordo situas Wetter. Por sia rekta situo ĉe la rivero la urbo Wetter kaj iom malsupre de la Ruhr la urbo Witten estis gravaj centroj de la frua industriigo de la Ruhr-regiono.

La historia urbocentro de Hattingen estas vidindaĵo en la Ruhr-valo
Pligrandigu
La historia urbocentro de Hattingen estas vidindaĵo en la Ruhr-valo

Ĉe la Harkort-lago la Ruhr grandspace kurbiĝas ĉirkaŭ branĉo de la Ardeygebirges, por finfine pluflui tra la suda Ruhr-regiono. En Bochum hodiaŭ elstaras ekde la malproskimo videble la Ruhr-Universitato sur la altaĵoj super la baraĵlago Kemnader See. Proksime de Hattingen ekde jarcentoj ponto transiras la riveron, kiu estas grava ero de la mezepoka komercovojo Hilinciweg. Nur en 2002 preskaŭ samloke oni konstruis novan ponton direkten al Bochum.

Ekde Bochum-Dahlhausen ĝis Asindo-Steele la Ruhr meandras kelktempe suden, poste refluas okcidenten ĉirkaŭ Essen-Überruhr tra la Baldeney-lago kaj preter la iam kiel monaĥejo Werden memstara Essen-Werden, returniĝante post la baraĵlago en Kettwig norden. La Asinda urboparto Kettwig havas multajn historiajn faktrabodomojn. La Ruhr-ponto de Kettwig unuafoje estis dokumentata en 1282. La sudaj urbopartoj de Asindo situas laŭlonge de proksimume 30 kilometroj ĉe la Ruhr.

Ĉe la historia travadejo de la mezepoka komercovojo Hellweg en Mülheim ĉe Ruhr, proksime de Kastelo Broich, la rivero atingas la Malsuprorejnlandan Malaltebenaĵon kaj ŝanĝas sian pason lastfoje en la okcidentan ĉefdirekton. Mülheim ricevas sian prestiĝon parte pro sia situo ĉe la Ruhr. Oberhausen havas per sia suda limo nur iom da kontakto al la riverbordo, antaŭ ol la Ruhr atingas Duisburg, kie ĝi pasas norde de la urbocentro.

[redaktu] Enfluejo

Enfluejo de la Ruhr en la Rejnon kun la skulpturo Rheinorange
Pligrandigu
Enfluejo de la Ruhr en la Rejnon kun la skulpturo Rheinorange

Post kiam la akvo de la Ruhr subiris ĉ. 160 pontojn, la rivero enbuŝiĝas post 221 kilometroj en la Rejnon ĉe Duisburg-Ruhrort sur ankoraŭ nur 17 metroj da marnivelo. La enfluejo de la Ruhr situas ĉe Rejnkilometro 780, kaj estas markita per la landmarko Rheinorange. Tiu ĉi 25 metrojn alta ŝtalplato, origine de iu ajn Kolonja skulptisto (ne de hejma ŝtaluzino!) oni starigis en 1992 en Duisburg-Neuenkamp.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com