Aĝario
El Vikipedio
Geografio > Azio > Kartvelio > Aĝario
Aĝario estas aŭtonoma respubliko en Kartvelio, en sud-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio. Troviĝas sur la bordregiono de Nigra Maro, okupas antaŭmontojn de Malgranda Kaŭkazo. Klimato malseka subtropikaj. Ĉefa rivero - Ĉoroĥi. Pli ol 50% de la teritorio estas kovrita de arbaroj, ĉe la marbordo subtropika plantaro.
- Nomoj: kartvele - aĉara; ruse - adĵaria.
- Areo: 3,0 mil kv. km.
- Loĝantaro: 382 mil (1991), urba 48%; kartveloj (325 mil, 1991), rusoj, armenoj. 5 distriktoj, 2 urboj.
- Ĉefurbo: Batumi.
Historio. Dum 6-4 a.K. estis parto de Kolĥida reĝlando, poste de Iberio. De 4 jc p.K. eniris en Laziko, de 10 jc en Unuiĝinta Kartvelio. En 11 jc suferis invadojn de selĝukoj, en 13 jc - de mongoloj. De 17 sub la regado de Turkio. En 1878 aligita al Rusio (Batuma oblasto). Dum 1918-20 estis okupita de turkaj militistoj, poste de anglaj. En 16.7.1921 kreiĝis Aĝaria ASSR en Konsisto de Kartvela SSR. De decembro 1990 Aĝaria Aŭonoma Respubliko.
Ekonomio. Ĉefbranĉoj de industrio: naftoprilabora, maŝinkonstrua, nutrada, malpeza kaj lignoprilabora. Agrikulturoj: teo, citrusoj, tabako, vinbero, maizo. Ĉemaraj kurortoj: Batumi, Kobuleti, Ciĥisdziri, Mcvane Koncĥi (Zeljonij Mis), Maĥinĝauri.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.travel-images.com/ajaria.html
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/europe/country_profiles/3520322.stm
- http://www.adjara.gov.ge
- Esperanta raporto pri Zana, la "sovaĝa virino" en Tĥina