Argovio
El Vikipedio
|
|
Blazono de la kantono |
|
Ĉefurbo: | Aarau |
Kodo.: | AG |
Kantoniĝo: | 1803 |
Enloĝantoj: | 550.900 |
Areo: | 1404 km² |
Lingvo: | germana |
Argovio (germane Aargau [A:Rgao], france Argovie [argoVI], itale Argovia [arGOvja], romanĉe Argovia [arGOvja]) estas unu el la plej nordaj kantonoj de Svislando. Ĝi ampleksas la suban parton de la valo de la rivero Aare (Aargau signifas en la germana "distrikto de Aare").
Lingvo parolata: germana (fakte: argovia dialekto de la alemana).
[redaktu] Geografio
La areo entutas 1.402 km² kaj enhavas ĉ. 550.000 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Aarau.
La kantono samlimas kun Germanujo norde; en la okcidento troviĝas la kantonoj Bazelo-Kamparo, Solothurn kaj Berno. Sude Aargau najbaras al la kantono Lucerno kaj oriente al Zuriko.
Aargau estas plejparte ebena, tial ke ĝi situas norde de la Alpoj kaj oriente de la montaro Ĵuraso. Ĝi havas arbarplenajn montetojn kaj valojn fruktodonajn. En Aargau troviĝas la famaj sulfatriĉaj termoj de Baden kaj Schinznach.
Apud Brugg estas la ruinoj de la kastelo Habsburg – el kiu venas la nomo de la Habsburgoj –, la antikva monakejo de Königsfelden kaj la rubo de la romia urbo Vindonissa (Windisch).
[redaktu] Historio
Ĝis 1415 la regiono estis la "kerno" de la habsburga regno (kasteloj en Habsburg, Lenzburg, Wildegg). Dum la jaro 1415 la lando estis kaptita de la svisoj. Berno ekposedis la sudokcidentan parton (Zofingen, Aarburg, Aarau, Lenzburg kaj Brugg). La t.n. "freie Ämter" ("liberajn guberniojn") (Mellingen, Muri, Villmergen kaj Bremgarten), kune kun la distrikto Baden, ekregis ĉiuj kantonoj kune kiel submetitajn teritoriojn. En 1798 la berna parto fariĝis kantono Aargau de la nova Helvetia Respubliko, la freie Ämter kaj Baden iĝis la kantono Baden. En 1803 la du partoj unuiĝis en la novan kantonon Aargau.