Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Toyota Prius - Vikipedio

Toyota Prius

El Vikipedio

Toyota Prius estas la tutmonde unua seria veturilo kun benzin/elektro-hibrida propulsio. Ekde februaro de 2004 estis enmarketigita la dua generacio de Prius en Eŭropo, dum en Japano kaj Usono aperis tiuj jam aŭtune de 2003. La unua Prius-generacio surmerkatiĝis en Japano jam fine de 1997 (en Eŭropo en 2001).

Per kombino de benzinmotoro kun elektromotoro oni povas atingi malpliigon de la benzinkonsumo je 30 elcentoj kompare al veturiloj de la sama klaso.

Enhavo

[redaktu] Priskribo

motorejo
Pligrandigu
motorejo

Male al elektra aŭtomobilo, Prius prenas la elektran energion ne el la elektra reto, ĉar la baterio estas ŝargita (nikel-metalhibrida akumulatoro) de generatoro tra eksploda motoro. La baterio estas aldone ŝargita dum bremsado kaj rul-veturo (ekz. sur demonta vojo aŭ dum libera rulado). La ŝargostato de la akumulatoro kaj la energiofluo aperas por la stiranto sur tuŝ-ekrano.

La norma konsumo de Prius estas laŭ uzinaj indicoj 4,3 litroj ’’Super’’ en „Mix” (RL 80/1268/EWG). Tio estas sub la konsumo de la similaj dizelaj aŭtoj. Ĉe ekveturo kaj malgranda rapido - ekz en urba trafiko aŭ stop-kaj-ek-uzino -, Prius uzas nur la elektromotoron, ĝis kiom la baterio permesas tion. Tiukaze la elektromotoro estas tre malbrua, tial la stiranto devas tre atenti pri la piedirantoj. Komento al la ŝparefiko en "Mix" laŭ EWG-normo: La ŝparefiko estas plej granda dum enurba trafiko, meza dum eksterurba, kaj nenio dum rapidega veturado.

Prius posedas benzinmotoron kun 57 kW (78 ĈP) kaj du elektromotorojn (MG1 kaj MG2, kiel mallongigo por motor-generatoroj), kiuj uzatas kiel generatoroj. La motoroj de Prius ebligas kune maksimuman sisteman povumon de ĉ. 83 kW (113 ĈP) kaj rapidiĝon de ĝis 0-100 km/h ene de 10,9 sekundoj. Pinta rapido estas 170 km/h (elektronike limigite).

La benzinmotoro laboras laŭ Atkinson-procedo, speciala ventila direktado, ĉe kiu suĉa ventilo fermas nur malfrue kaj tiel parto de miksaĵo denove venas al suĉa takto. Tiel povas uzi la motoro -spite al la mekanikaj kompresaj rilatoj de 13:1 – normalan superbenzinon kiel fuelaĵon. Tiu tekniko servas la altigon de la povuma efiko.

Prius posedas ne konvencian transmisiilon, sed satelitradan transmisiilon kiu dividas la forton de la benzinmotoro kaj de elektromotoroj/generatoroj je la radoj. La krankoŝafto de la benzinmotoro iras tra la satelitradan ŝafton. MG1 sidas sur sunrada ŝafto, MG2 sur interne-rada ŝafto, kiu estas interligite tra malpliiga ŝafto kun la movigaj aksoj. Tiel la pliiga rilato kaj per tio la rotacio-rapido de la benzinmotoro estas regulita pure elektronike. Fakte ĝi moviĝas kiel CVT-ŝafto.

Prius posedas ankaŭ pri „Drive-by-Wire” (perkabla stirado)-sistemo. Tio estas la bremsado kaj gaspedalo – kiel ĉe Airbus-aviadilo- estas direktita ne plu mekanike sed elektronike. Plua ekipa frandaĵo estas ekz. la elektronike funkciigita klimatizilo, elektronika servostirado kaj bremsoforta fortigilo.

En Usono la aŭtomobilo iĝis parte kultaĵo, ĉar ofte estas mode stiri Prius-on. La Hollywood-steluloj kiel Cameron Diaz, Leonardo DiCaprio aŭ la kantisto Sting apartenas al la Prius-stiristoj. Oni elektis por la jaro 2005 Prius-on Aŭtomobilo de la jaro.

[redaktu] trafika imposto

En Londono oni ne devas pagi „urban vojimposton” por Prius. En multaj landoj oni ricevas impostan avantaĝon por Prius kaj hibridaj, elektraj aŭtoj.

[redaktu] modeloj

[redaktu] Prius NHW10

Surmerkatiĝis decembre de 1997 la unua generacio de Toyota Prius en Japano. La benzinmotoro posedis la povumon de 43 kW (58 ĈP), kaj ambaŭ elektromotoroj 30 kW (40 ĈP).

[redaktu] Prius NHW11

Surmerkatiĝis fine de 2000 kiel tarlaborita versio de Prius, kiu vendiĝis ankaŭ ekster Japanio. Ekstere aldoniĝis nur spojlero, la povumo de la benzinmotoro kreskis je 53 kW (72 ĈP), kaj tiu de la elektromotoroj je 33 kW (44 ĈP). Same grandiĝis la energia kapacito de nikel-metalhidrida akumulatoro, por ke plibonigi la efiekcon de THS. La norma konsumo laŭ uzinaj indicoj estas 5,1 litroj da „Super” je 100 km. En Usono estis integrite en la benzinujon de Prius fleksa, sintetika veziko, kiu akomodiĝas al la benzina volumeno. Tiu minimumigas la fuelan elvaporiĝon.

[redaktu] Prius NHW20

Ĉe la jarŝanĝo de 2003/2004 aperis nova generacio de Prius, kiu antaŭenpaŝis ekstere kaj interne, teknike.

La reflektoro (lumĵetilo) estis lokigita pli supren, la poŭpo estis trakonstruita al „Liftback”. La benzinotoro akiris la povumon de 57 kW (78 ĈP), la elektromotoroj 50 kW (68 ĈP).

La modelo, surmerkatigita en Usono havas teknikajn plusojn al la plia parto de la mondo:

  • varmorezervilo helpas la postan ekvarmiĝon de la motoro
  • la benzinujo estas ekipita per fleksa veziko kiel ĉe NHW11.

En Eŭropo ekzistas la ebleco, veturi nur per elektra energio de akumulatoro.

[redaktu] rete


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com