Bertha Benz
El Vikipedio
Bertha BENZ [beta benc], origine: Cäcilie Bertha RINGER (naskiĝis la 3-an de majo, 1849, mortis la 5-an de majo, 1944) estis germana pionirino de la aŭtomobilindustrio kaj la unua aŭtomobilisto en la mondo antaŭ ĉiu viro.
Naskiĝinte en Pforzheim, ŝi en la jaro 1872 edziniĝis al la inĝeniero Carl Benz. Ŝi esence kontribuis al lia sukceso kiel aŭtomobilkonstruisto, ne nur per morala, sed ankaŭ per financa subteno. Antaŭ la geedziĝo Carl Benz havis gravajn ŝuldojn, sed per la doto, kiun ŝi petis anticipe de sia familio, ŝi savis la entreprenon de sia fianĉo.
Kiam la tri-rada motorĉaro inventita de Carl Benz ne rikoltis ĝeneralan agnoskon, ŝi la 5-an de aŭgusto, 1888 veturis - sen informi sian edzon - kun siaj du filoj 106 kilometrojn de Mannheim al Pforzheim. Per tio ŝi montris al la publiko, ke la primokata "ĉaro sen ĉevaloj" funkcias eĉ por pli longaj distancoj - kaj tio vere kontribuis al la progreso de la aŭtomobilindustrio.
Bertha Benz mortis en la aĝo de 95 jaroj en Ladenburg apud Mannheim.