Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tergaso - Vikipedio

Tergaso

El Vikipedio

Tergaso estas flamebla gaso, kiu troviĝas en subteraj naturaj deponejoj. Ĝi ofte aperas kun nafto, ĉar ili samforme estiĝas.

Enhavo

[redaktu] Estiĝo

Ĝi estiĝis antaŭ jarmilionoj kiel natura gaso el putriĝantaj bestoj, kiuj sedimentiĝis subakve en ŝlimo. Tie inter anaerobaj cirkonstancoj estiĝis la tergaso kaj nafto.

[redaktu] Kemio

La kemia konsisto estas tre diversa, sed la ĉefa parto ĉiam estas metano. La tergaso ofte entenas grandan kvanton je pli pezaj karbonhidrogenoj (oni nomas tion tiam malseka tergaso, sed tio havas nenian rilaton al ankaŭ estanta akvovaporo) kaj aliaj gasoj. Ankaŭ troviĝas en tio sulfurdihidrogeno (H2S), kiun oni forigas el la tergaso per sensulfurigo. Grandan valoron havas tiuj tergasoj, kiuj entenas ĝis 7 procentoj heliumon. Tiuj estas la ĉefaj fontoj por heliuma produkto.

  • Denso ρ = 0,7 g/dm³ (seka) kaj 1,3 g/dm³ (malseka).
  • Hejtovaloro 16.000 - 32.000 kJ/m³ (seka)
  • Energia denso de H-gaso: 0,01 - 0,0111 kWh/dm³
  • Energia denso de L-Gas: 0,0082 - 0,0089 kWh/dm³
  • Oktannombro en Otto-motoroj: (120 ... 130)

Oni povas la tergason transformi per teknikaj metodoj al alia agregata stato, kiu ebligas transporton sen naftodukto. Plej grava metodo estas la malpliigo de la volumeno.

  • Kondensigita Natura Gaso, (angla mlg CNG)
  • Likvigita Natura Gaso, (LNG) (gasfluidigo per malvarmigo)
  • Gas-likvigo (transformo al likva karbonhidrogeno)

[redaktu] tergaso kiel energiaĵo por transportiloj

Tergaso uzatas jam de jaroj kiel energiaĵo por la transportiloj. Ĉe la benzinstacioj, la tergasoj aĉeteblas kiel H-gaso (e langla High Gas) kaj L-gaso (el la angla Low Gas), kiam H-gaso enhvas pli grandan energio-entenon ol L-gaso. La energieenteno de 1 kg tergaso (H-gaso) egalas al ĉ. 1,5 litroj da benzino kaj al 1,33 litroj da dizelo. Januare en 2004 estis ĉ. 19.200 transportiloj en Germanio, kiuj estis movataj per tergaso. Ĉ. 400 benzinstacioj havis tiutempe ekipaĵojn por plenigi la ujon. Krom tergaso, uzeblas ankaŭ likva gaso kiel energiaĵo.

[redaktu] Transporto kaj foruzo

En la jaro 2003 oni uzis tutmonde 2.470 Mrd. m³ tergason. Per tio la tergaso kovras la 25% de la monda energia bezono. Ĉar la tergaso estas deponita laŭregule sub granda premo, la transportado okazas mem, se la deponejo malfermiĝas. Proporcio de la monda tergasa transporto en 2003:

La monde konataj tergas-stokoj estis fine de 2003 ĉ. 154.000 Mrd. m³. La estimita divido:

Laŭ kalkuloj el 2003 tio safiĉas por 70 jaroj.


[redaktu] Prizorgo en Germanio

Oni ŝanĝis la gasan prizorgon de urba gaso al tergaso en Germanio en la 80-aj, 90-aj jaroj. La pli malalta denso de tergaso kaŭzis pli malgrandan gas-filtradon. La tergaso estas senodora, tiel oni odorigis ĝin per tetrahidrotiofeno, kies forta odoro similas al putriĝinta ovo.

En Germanio la uzo de tergaso en la tuta energio-foruzo estis ĉ. 22,5%. En la jaro 2003 estis hejtitaj ĉ. 47% de la germanaj loĝejoj per tergaso. Al Germanio eksportas: Rusio 32%; Norvegio 26%; Nederlando 19%.

Transeŭropa Naturgas-Dukto

[redaktu] Vidu ankaŭ ĉi tion:

natura gaso, marĉa gaso, biogaso

[redaktu] Retpaĝoj

•  http://www.energiekrise.de/ pri energia krizo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com