Nicolas-Joseph Cugnot
El Vikipedio
Nicolas-Joseph Cugnot (n. 25-an de septembro 1725, Poid, Francio – m. 2-an de oktobro 1804 Parizo) estis franca militara inĝeniero; planisto kaj konstruisto de la unua funkcianta aŭtomobilo, kiu estis grandega, malpeza, vapormova, trirada veturilo.
Cugnot soldatservis dum la sepjara milito en la aŭstra armeo, en 1763 li reiris al Parizo, kie verkis pri militaraj aferoj kaj eksperimentis per pli fue elpensitaj inventaĵoj. En 1769 kaj 1770, li konstruis du vapormovitajn traktorojn por tiri la kanonojn. El tiuj la dua restis eĉ ĝis hodiaŭ kaj oni povas spekti ilin en Parizo.
La veturilo estis dupiŝta - planita laŭ ideoj de Denis Papin, franca fizikisto -, en kiu la unua sola rado estis pelita kaj direktebla. Problemo estis la postplenigo de la akvo.