Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vinipego (Manitobo) - Vikipedio

Vinipego (Manitobo)

El Vikipedio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Manitobo > Vinipego


Vinipego
Devizo: Unum Cum Virtute Multorum
(latine: Unu kun la forto de multaj)
pozicio de Kalgario en Alberto
Pozicio de Vinipego en Manitobo
Urbestro Sam Katz
Koordinatoj 49° 54' N, 97° 08' U Mapo
Areo 465,16 km²
Alteco 238 m super marnivelo
Loĝantaro (2005)
 - Urbo
 - Aglomeraĵo

619.544
706.900
Urbiĝo 1873
Horzono GMT -6h (-5h somere)
Telefonkodo 204

Vinipego estas la ĉefurbo de la provinco Manitobo en Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco, ĉe la kunfluejo de la Riveroj Ruĝa and Asinibojno. Ĝi estas la plej granda urbo de Manitobo kaj la sese plej granda en Kanado.


Parlamentejo
Pligrandigu
Parlamentejo

Enhavo

[redaktu] Demografio

La urbocentro de Vinipego
Pligrandigu
La urbocentro de Vinipego

La urbo Vinipego estas hejmo por 619.544 homoj (laŭ la censo de 2001), ĉ. 54% de la loĝantaro de Manitobo. La loĝantaro de Vinipego kreskis je ĉ. 12.000 homoj inter 1996 kaj 2001. Vinipego kreskas je ĉe 0,5% jare depost 1971, kun la plejparto de la novaj loĝantoj venantaj de Azio, Afriko, la ĉirkaŭaj kamparaj distriktoj, kaj indiĝenaj komunumoj. Edmontono kaj Kalgario tamen, iam malpli grandaj kuzoj, kreskis je 3.0% kaj 4.5% jare dum la sama periodo, tiel ke ĉiu nun havas loĝantaro de pli ol miliono en sia aglomeraĵo. Vinipego iam estis la trie plej granda urbo de Kanado (ĝis la 1930-aj jaroj), sed ekde la 1970-aj jaroj la kresko de Vinipego malrapidiĝis kaj la urbo falis al sese plej granda urbo en 2004. La Aglomeraĵo Vinipego estas la naŭe plej granda en Kanado, iom malantaŭ tiuj de Kebeko kaj Hamiltono, Ontario.

Laŭ la censo de 2001:

  • 25.7% de la loĝantoj havis malpli ol 20 jarojn
  • 29.4% de la loĝantoj havis inter 20 kaj 39 jaroj
  • 31.6% de la loĝantoj havis inter 40 kaj 64 jaroj
  • 13.3% de la loĝantoj havis pli ol 64 jarojn

[redaktu] Videblaj minoritatoj

La Kanada Institucio pri Statistiko demandas de responduloj ĉu ili estas indiĝenaj kaj ĉu ili apartenas al videbla minoritato. Publikigitaj informoj por 2001:

  • Sumo de videblaj minoritatoj: 13.4%, kiel sekvas:
  • Filipina: 4.9%
  • Sud-Azia: 2.0%
  • Nigrula: 1.8%
  • Ĉina: 1.8%
  • Sudorient-Azia: 0.8%
  • Latin-Amerika: 0.7%
  • Japana: 0.3%
  • Korea: 0.2%
  • Araba: 0.2%
  • Okcident-Azia: 0.1%
  • Aliaj minoritatoj aŭ multoblaj minoritatoj: 0.6%.
  • Indiĝena: 8.6% (respondantoj de la cenzo kiuj pretendas je indiĝena identeco)
  • Ne-indiĝena aŭ ne de videbla minoritato: 78.0%

[redaktu] Religia aparteno

Religiaj grupoj kun malpli ol 0,5% da apartenantoj ne listiĝas ĉi tie. Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko, censo de 2001

[redaktu] Lingvoj parolataj

La lingvoj plej ofte uzataj de Vinipeganoj estas: la angla (99.0%), la franca (11.1%), la germana (4.1%), la tagaloga (3.8%), la ukraina (3.1%), la hispana (1.7%), la ĉina (1.7%), la pola (1.7%), la portugala (1.3%), la itala (1.1%), la panĝaba (1.0%), la vjetnama (0.6%), la oĝibva (0.6%), la hindia (0.5%), la rusa (0.5%), la kria (0.5%), la nederlanda (0.4%), signo-lingvo (0.3%), la araba (0.3%), la kroata (0.3%), la greka (0.3%), la hungara (0.3%), la japana (0.2%), la kreola (0.1%), la dana (0.1%), gaela (0.0%), la inuktituta (0.0%), la mikmaka (0.0%).

Koncerne la uzadon de la du oficialaj lingvoj de Kanado far Vinipeganoj, 88,0% parolis nur la anglan, 11,0% parolis kaj la anglan kaj la francan, 0,9% parolis nek la anglan nek la francan, kaj 0.1% parolis nur la francan.

Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko (censo de 2001), vidu la eksteran ligon.

[redaktu] Edukado

Edukado estas respondeco de la provincaj registaroj en Kanado.

Edukado en Manitobo regiĝas ĉefe per la Leĝo pri Publikaj Lernejoj, la Leĝo pri Eduka Administrado, kaj regularoj faritaj laŭ tiuj du leĝoj. La leĝaro difinas la rajtojn kaj respondecojn de la Ministro de Edukado, Civitaneco kaj Junularo, kiel ankaŭ la rajtojn kaj respondecojn de lernejaj komisionoj, lernejestroj, instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj.

En Vinipego estas ses lernejaj distriktoj:

  • Lerneja Distrikto Vinipego
  • Lerneja Distrikto St James-Assiniboia
  • Lerneja Distrikto Pembina Trails
  • Lerneja Distrikto Seven Oaks
  • Lerneja Distrikto Orienta Rivero Transcona
  • Lerneja Distrikto Louis Riel

[redaktu] Altlernejoj

Estas kvar universitatoj kaj unu granda kolegio en Vinipego:

  • Universitato de Manitobo
  • Universitato de Vinipego
  • Universitata Kolegio de Saint-Boniface
  • Kanada Menonana Universitato
  • Kolegio de la Ruga Rivero

[redaktu] Privataj lernejoj

[redaktu] Lokaj amaskomunikiloj

[redaktu] Tag-gazetoj

  • Winnipeg Free Press
  • Winnipeg Sun

[redaktu] Ethnaj gazetoj

  • The Jewish Post
  • The Filipino Journal
  • Ang Peryodiko
  • The Philippine Times
  • The Philippine Press
  • La Liberté
  • O Mundial: the Portuguese newspaper

[redaktu] Semajn-gazetoj

  • Uptown - troveblaj en diversaj lokoj de la urbocentro

[redaktu] Revuoj

[redaktu] Retejoj

[redaktu] Televid-stacioj

Estas unu franclingva kaj ses anglalingvaj televid-stacioj kiuj baziĝas en Vinipego kaj dissendas programojn libere riceveblaj en vinipeganoj. La plej multaj vinipeganoj abonas kablan televid-servon per Shaw Communications aŭ ciferecan televid-servon per MTS. Ankaŭ disponeblaj estas du satelitajn televid-servoj, de StarChoice kaj Bell ExpressVu. Iuj uzas duon-leĝajn satelitajn antenojn por ricevi signalojn de usonaj satelit-servoj.

Kanalo Kabla Kanalo Signo Reto Aliaj notoj
2 3 KGFE PDS/Prairie Public Television Grand Forks ND, Usono
3 10 CBWFT KDK-franca Vinipego (Manitobo)
6 2 CBWT KDK-angla Vinipego (Manitobo)
7 5 CKY CTV Vinipego (Manitobo)
8 7 WDAZ ABC Grand Forks ND, Usono
9 12 CKND Global Vinipego (Manitobo)
12 N/A KNRR Fox Pembina ND, Usono
13 8 CHMI Citytv Vinipego (Manitobo)
35 11 CIIT Televido OMNI Vinipego (Manitobo)

[redaktu] Loke bazitaj naciaj kablo-televidaj kanaloj

  • Aboriginal Peoples Television Network (APTN)
  • Deja Vu - "klasikaj" televid-programoj
  • Lonestar - programoj de muzik-ĝenro western
  • Fox Sports World Canada - sportoj
  • MenTV - programoj por viroj
  • CoolTV - ĵazo
  • Xtreme Sports - sportoj
  • Mistero - dissendado de krim- kaj mister-filmoj
  • TVtropolis - "klasikaj" televid-programoj

Ĉiujn ĉi staciojn posedas Global Networks, krom APTN.

[redaktu] Radio-stacioj

En Vinipego estas 25 radio-stacioj. Jam de multaj jaroj la plej populara estas CJOB, stacio orientiĝanta je parolado, kiu famas pro sia raportado pri ŝtormoj kaj inundoj. Post kelkjara manko, nun estas du anglalingvaj kaj unu franclingva radiostacioj universitataj. La stacio NCI sin dediĉas al la dissendado de programoj pri la aferoj de indiĝenoj, kaj CKJS dediĉas sin al programado en "etnaj" lingvoj. KDK Radio Unu kaj KDK Radio Du dissendas lokajn kaj naciajn programojn. Estas kelkaj stacioj kiuj dissendas rok-muzikon kaj popularan muzikon, unu stacio kiu dissendas informojn por turistoj, kaj unu stacio dissendas muzikon de ĝenro "country". Du stacioj de KDK dissendas franclingvajn programojn.

[redaktu] stacioj uzantaj FM

  • CKSB 89.9 - Espace musique
  • CKXL 91.1 - Collège universitaire de Saint-Boniface campus radio
  • CITI 92.1 - 92 Citi FM, klasika rok-muziko
  • CKIC 92.9 - Kick FM moderna rok-muziko
  • CHIQ 94.3 - Q94 FM populara muziko
  • CHVN 95.1 - kristana muziko
  • CKUW 95.9 - studenta radio de la Universitato de Vinipego
  • CJKR 97.5 - Power 97 aktiva rok-muziko
  • CBW 98.3 - KDK Radio Du
  • CJZZ 99.1 - Cool FM ĵazo
  • CFWM 99.9 - Bob FM populara por plenkreskuloj
  • CKFE 100.7 - malnovaj bonaj
  • CJUM 101.5 - studenta radio de la Universitato de Manitobo
  • CKY 102.3 - Clear FM nuntempa por plenkreskuloj
  • CKMM 103.1 - Hot 103 CHR/Top 40
  • CFQX 104.1 - QX 104.1 muziko "country"
  • CICY 105.5 - NCI - Publika Radio Indiĝena
  • CKVN 106.3 - informoj por turistoj
  • CFEQ 107.1 - Freq 107 moderna rok-muziko
  • CJWV 107.9 - Flava 107.9 muziko hip hop music

[redaktu] stacioj uzantaj AM

  • CJOB 680 - novaĵoj/parolado/sporto
  • CKJS 810 - etna
  • CBW 990 - KDK Radio Unu
  • CKSB 1050 - La Première Chaîne
  • CFRW 1290 - malnovaj bonaj

[redaktu] Famaj Vinipeganoj

[redaktu] Naskiĝis en Vinipego

  • Randy Bachman, muzikisto, (The Guess Who) & Bachman-Turner Overdrive (BTO)
  • Brenda Barrie, roman-verkistino kaj poetino
  • Tyler Brûlé, ĵurnalisto kaj eldonisto
  • Burton Cummings, muzikisto, (The Guess Who)
  • Len Cariou, aktoro
  • Deanna Durbin, aktorino
  • Terry Fox, kancer-aktivulo kaj nacia heroo
  • Monty Hall, televida gastiganto de Let's Make a Deal
  • Cindy Klassen, atleto
  • Guy Maddin, reĝisoro
  • Anna Paquin, aktorino
  • Leonard Peikoff, filosofo
  • Fred Penner, distristo de infanoj, muzikisto
  • Louis Riel, politikisto
  • Gabrielle Roy, aŭtorino
  • John K. Samson, kantisto-kantoverkisto, fondinto kaj ĉefa reprezentanto de The Weakerthans, eks-membro de la Vinipega punka muzikgrupo Propagandhi
  • Sir William Stephenson (akk Intrepid), spiono sur kies agado oni bazis la karakteron James Bond
  • Fred Turner, muzikisto, Bachman-Turner Overdrive (BTO)
  • Nia Vardalos, aktorino kaj verkistino
  • Alexander Steen, profesia glaci-hokea ludisto por la teamo Toronto Maple Leafs
  • Aaron Funk, muzikisto, (Venetian Snares)
  • Belinda Montgomery, aktorino
  • David Steinberg, komediisto
  • Oscar Brand, kanzonisto
  • Juliette, kantistino kaj televida personeco
  • Doug Henning, magiisto kaj distristo [naskiĝis en Fort Garry, tiam antaŭurbo de Vinipego]
  • James Patrick, profesia glaci-hokea ludisto
  • Marshall Rothstein, juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Kanado

[redaktu] Plenkreskiĝis sed ne naskiĝis en Vinipego

  • Guy Gavriel Kay, roman-verkisto kaj poeto
  • Tommy Douglas, parto de la Publika San-Asekuro en Kanado
  • Marshall McLuhan, guruo de la amaskomunikiloj
  • Scott Fitzpatrick, muzikisto kaj aŭtoro
  • A. E. van Vogt, scienc-fikcia verkisto
  • Dr. Robert (Bob) Brent Thirsk, kanada astronaŭto
  • Neil Young, muzikisto
  • Lenny Breau, ĵaz-gitaristo
  • Chris Jericho, profesia luktanto, Ĉampiono de WWE, WCW, ktp
  • Tyler Arnason, profesia glaci-hokea ludisto por la teamo Ottawa Senators
  • "Rowdy" Roddy Piper, profesia luktisto

[redaktu] Famiĝis dum vivis en Vinipego

  • Izzy Asper, amaskomunikila potenculo kaj filantropo
  • David Bergen, roman-verkisto
  • Carol Shields, roman-verkistino gajninta la Premion Pulitzer
  • Miriam Toews, roman-verkistino
  • Evelyn Hart, baletistino

[redaktu] Winnie-la-Pu

Dosiero:Pooh.jpg
Disneja versio de Winnie-la-Pu
  • Urso Winnipeg, kiu inspiris la rakontojn pri Winnie-la-Pu, fakte ne naskiĝis en Vinipego. La urso estis aĉetita en White River (Ontario) de oficiro (Leŭtenanto Harry Colebourn) de la kavalira reĝimento Fort Garry Horse survoje al sia enŝipiĝo por iri al la front-linioj de la Unua Mond-Milito. Li nomis la urson laŭ la hejm-urbo de la reĝimento, Vinipego. En la jaro 1924, dum ekskurso al la Londona Zoo kun infanoj de sia kvartalo, Christopher Robin Milne, filo de aŭtoro A. A. Milne, ekkonis Winnie unuafoje.
  • Pentraĵo far E.H. Shepard de "Winnie the Pooh" estas la sola konata oleopentraĵo de la fama ursido de Vinipego. Oni aĉetis ĝin je aŭkcio en Londono kontraŭ $285.000 en 2000. La pentraĵo disponiĝas en la Paviljona Galerio en Parko Assiniboine kaj estas la fokusa punkto de "Puzeo" en Parko Assiniboine kiu kostos $6.000.000 kaj enhavos ludejo laŭ temo de la Cent-Akrea Arbaro.

[redaktu] Ĝemelaj urboj

Jen listo de la ĝemelaj urboj de Vinipego kaj la dato kiam oni subskribis la interkonsenton pri ĝemeliĝo kun la koncerna urbo.

[redaktu] Apudaj komunumoj

 

^
Norde
Rosser | West St. Paul | East St. Paul | Selkirk

 

< Okcidente
Headingley

VINIPEGO

Oriente >
Kampara Municipo Springfield  

 

  MacDonald | Ritchot
Sude
v

 

[redaktu] Eksteraj ligoj


Trovu pliajn informojn pri Winnipeg serĉante la fratinajn projektojn de Vikipedio:

 Vortarajn difinojn de Vikivortaro
 Referenc-librojn de Vikilibroj
 Citaĵojn de Wikiquote
 Fontotekstojn de Vikifontoj
 Bildojn kaj sonmediaĵojn de Vikimedia Komunejo
 Novaĵ-raportojn de Wikinews

Provincaj kaj teritoriaj ĉefurboj de Kanado
Viktorio, BCEdmontono, ABReĝino, SKVinipego, MBToronto, ONKebeko, QC • Frederiktono, NB • Ĉarlotaŭno, PE • Halifakso, NS • Sankt-Johano, NL •
Whitehorse, YT • Yellowknife, NT • Ikaluito, NU
Flago de Manitobo Manitobo
Urboj Brandon - Dauphin - Flin Flon - Portage la Prairie - Selkirk - Steinbach - Thompson - Winkler - Vinipego
Listo de komunumoj de Manitobo - Listo de kamparaj municipoj en Manitobo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com