Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kroata lingvo - Vikipedio

Kroata lingvo

El Vikipedio


Kroata estas lingvo apartenanta al sudslava lingvaro, subgrupo de Slava lingvaro de la Indo-Eŭropa lingvaro.

La kroata lingvo baze tre similas al la serba lingvo kaj bosna lingvo, ĉar ĉiu tri evoluis el la novštokava. Pli frue oni menciis ilin sub nocio "serbokroata". Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciŝtatojn, la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel diversaj lingvoj.

Enhavo

[redaktu] Aboco kaj elparolo

La lingvo skribatas per la latina abocokun kelkaj kromsignoj.

La kroata aboco havas 30 literojn:

a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n, nj, o, p, r, s, š, t, u, v, z, ž.

La literoj kiel q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):

Č: Č č: č
Ć: Ć ć: ć
Đ: Đ đ: đ
Š: Š š: š
Ž: Ž ž: ž

La plimulto de la literoj elparolendaj kiel en la Esperanto. Esceptoj:


  • č = ĉ
  • ć = ĉ aŭ tj.
  • dž = ĝ
  • đ = mola dj; simila al hungara gy
  • h = malantaŭa "aĥ"-Ĥ,
  • lj, nj = molaj konsonantoj.
  • š = ŝ
  • ž = voĉa ŝ

d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiracia ol xce la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj.

[redaktu] Disvastiĝo kaj dialektoj

La kroatan lingvon parolas ĉ. 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatra lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun mit Bosnisch und Serbisch) in Bosnio kaj Hercegovino.

Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto.

La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomumitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialketo (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio).

La Lingva kodo (Language Code) estas hr (laŭ ISO 639); la kodo por "serbokroata" estis sh (2000-02-18 retirita).

[redaktu] Gramatiko

La kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo.

[redaktu] Diferencoj al serba kaj bosna

[redaktu] Fonetika diferenco

Ĉiu tri lingvoj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferenciĝas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversa redono de la praslava voĉo jat):

ijekaviŝ (kroata, bosna kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):

ijekaviŝ (i-iga formo) ekaviŝ (e-iga formo)
jat en longaj silaboj rijeka reka (rivero)
jat en mallongaj silaboj mjesto mesto (loko)
jat antaŭ o htio hteo ([li volis])

aliaj diferencoj:

Kroata Serba
h post u suh suv (seka)
Vortoj kun deveno opć- općina opština (komunumo)

[redaktu] Gramatiko

En la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum kio la srba kaj bosna uzas da (ke). Sed ambaŭ varianto estas permesita. Ekzemple:

  • Kroata: Moram raditi (Mi devas labori)
  • Serba: Moram da radim ("Mi devas, ke mi laboru")

...

[redaktu] Vortostoko

Diferencoj en la bazvortoj al la serba:

  • Kroata: tjedan, serba: nedjelja/sedmica (semajno)
  • Kroata: tisuća, serba: hiljada [el la greka] (mil)
  • Kroata: zrak, serba: vazduh (aero),...

Kelkaj nocioj diferenciĝas ĉe genro:

  • Kroata: pojava (f), serba: pojav (m) (apero)
  • Kroata: minuta (f), serba: minut (m) (minuto)
  • Kroata: osnova (f), serba: osnov (m) (bazo)
  • Kroata: porez (m), serba: poreza (f) (imposto)

Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj, ekzistas pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:

  1. En la kroata lingvo ekzistas relative malmultaj fremdvortoj, anstataŭ tio oni preferis novkreon de vortoj. Tio estis en la 1990-aj jaroj politike apogite: zrakoplov - avion (flugmaŝino), odrezak - šnicla (tranĉo),... En la ĉiutaga lingvo ekzistas pli da fremdvortoj ol en la skribita lingvo (germanismoj norde, itala influo ĉeborde)
  2. La grekdevenaj vortoj estis transprenitaj ĉe la kroata el la mezepoka latina lingvo, la serba transprenis tiujn direkte el la (bizanca) greka: ocean - okean, barbar - varvar, kemija - hemija, Betlehem - Vitlejem...
  3. En la hodiaŭa kroata la fremdvortoj kun latina radiko ĉiam ricevas la sufikson -irati, en la serba -ovati kaj -isati: identificirati - identifikovati, informirati - informisati...

[redaktu] retpaĝo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com