Vicente Inglada Ors
El Vikipedio
Vicente INGLADA ORS, hispano, staba vickolonelo, prof. de astronomio, geodezio kaj meteorologio en la Supera Staba Lernejo. Naskiĝis en 1879 en Alikanto. De 1910 ĝis 1923 dir. de sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de Madrido, Kordovo kaj Barcelono.
Multaj fakaj verkoj. E-isto de 1899. En 1903 li fondis (kun Augusto Jiménez Loira) la unuan hispana Esperanto-gazeton, La Suno Hispana, kies ĉefred. li estis multajn jarojn. En tiu epoko li publikigis kelkajn gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Kiel delegito de la registaro ĉeestis la Teknikan Konferencon en Parizo, 1925 kaj la UK en Ĝenevo, 1925. Faris multajn paroladojn kaj kursojn en Barcelono, Alikanto, Valencio, Madrido, ktp. Honora prez. de multaj EG en Hispanujo, estis vicprez. de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. LK de 1905 kaj Akademiano de 1910.
En la literaturaj konkursoj organizitaj de "La Revuo" en 1906 kaj 1909 estis premiitaj liaj originalaj poemoj. Kunlaboris en La Revuo, L I, ktp. En la unua kaj aparte li publikigis multajn verkojn en E, i. a. tradukojn el la hispana: la komediojn Kuracisto per batoj el Leandro Fernández De Moratín; La nesia hejmo; Kruela adiaŭo; La getavoratoj; Triumfanta animo; La Angora katino; Perlabori sian vivon; Hispanaj dramoj; La Kreitaj Profitoj, el Jacinto Benavente, kaj la originalajn verkojn: Prozo kaj versoj; En la Barcelona Kongreso, ktp.
[redaktu] Aldono
Li forpasis en Madrido en 1949