Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Truto - Vikipedio

Truto

El Vikipedio

Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss
Pligrandigu
Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss
Simo Oncorhynchus masou de Biva Lago
Pligrandigu
Simo Oncorhynchus masou de Biva Lago

Truto estas populara nomo por kelkaj specioj de nesalakvaj fiŝoj de la salmoneda familio.

Ĉiuj fiŝoj nomataj trutoj estas membroj de la salmonena subfamilio. Oni plej ofte uzas la nomon por specioj en tri el la genroj en la subfamilio: Salmono, en kiu estas la specioj de la Atlantiko; Onkorinko, en kiu estas la specioj de la Pacifiko; kaj Salvelino. Inter la trutoj estas:

  • Genro Salmono
    • Adriatika truto, Salmo obtusirostris
    • Bruna truto, Salmo trutta
    • Platkapa truto, Salmo platycephalus
    • Marmorato, Salmo trutta marmoratus
    • Ohrida truto, Salmo letnica
    • Sevana truto, Salmo ischchan
  • Genro Onkorinko
    • Apaĉa truto, Oncorhynchus apache
    • Simo, Oncorhynchus masou
    • Clarka truto, Oncorhynchus clarki
    • Gila truto, Oncorhynchus gilae
    • Ora truto, Oncorhynchus aguabonita
    • Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss
  • Genro Salvelino
    • Aŭrora truto, Salvelinus fontinalis timagamiensis
    • Fontotruto, Salvelinus fontinalis
    • Kunfluiĝa truto, Salvelinus confluentus
    • Truto Dolly Varden, Salvelinus malma
    • Laga truto, Salvelinus namaycush
    • Arĝenta truto, † Salvelinus fontinalis agassizi (formortinta)

Oni kutime trovas trutojn en malvarmaj, klarakvaj riveretoj kaj lagoj, kvankam iuj ankaŭ migras al la maro. Oni trovas ilin nature en la tuta Nordameriko, norda Azio, kaj Eŭropo. Amatoraj fiŝkaptistoj enkondukis kelkajn trutospeciojn al Aŭstralio kaj Novzelando, anstataŭigante kelkajn indiĝenajn trutospeciojn. Inter la enkondukitaj specioj estis la bruna truto de Anglio kaj la ĉielarka truto de Kalifornio. La ĉielarkaj trutoj estis variaĵo plenkreskiĝanta en la maro kiu originis en Rivereto Sonoma, kaj la ĉielarkaj trutoj de Novzelando daŭre havas emon reveni al la riveroj de la maro por fraji.

Trutoj havas naĝilojn entute sen spinoj, kaj ĉiuj havas malgrandan adipan naĝilon dorse, proksime al la vosto. Estas multaj specioj kaj eĉ pli da grupoj izolitaj unuj de la aliaj kaj morfologie diversaj. Multaj el ĉi tiuj diversaj grupoj tamen ne montras grandajn genetikajn diferencojn tiel ke tio kio aperas granda nombro de specioj vere estas multe pli malgranda nombro de specioj laŭ la opinio de la plejparto de iĥtiologoj. La trutoj troveblaj en orienta Usono bone ekzempligas ĉi tion. La fontotruto, la aŭrora truto, kaj la (formortinta) arĝenta truto ĉiuj havas korpotrajtojn kaj kolorojn kiuj ilin diferencigas, sed analizado de iliaj genoj montris ke ili estas unu specio, Salvelinus fontinalis.

La lagotrutoj (Salvelinus namaycush), same kiel la fontotrutoj, apartenas al la salvenina genro. Lagotrutoj vivas en multaj el la pli grandaj lagoj de Nordameriko kaj ili vivas multe pli longe ol la ĉielarkaj trutoj, kiuj havas mezan vivlongon de 7 jaroj. Lagotrutoj povas vivi multajn jardekojn kaj atingi pezon de pli ol 30 kilogramoj.

Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss
Pligrandigu
Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss

Trutoj kutime manĝas molkorpajn akvonevertebrulojn kiel muŝoj, efemeroj, triĥopteroj, plekopteroj, kaj libeloj. En lagoj la diversaj specoj de zooplanktonoj ofte konsistigas grandan parton de la dieto de trutoj. La pli grandaj trutoj (tiuj pli ol 30 cm longaj) ĝenerale nutras sin preskaŭ sole per fiŝetoj, se haveblaj.

Ĝenerale la trutoj estas iom ostecaj, sed ilia viando estas bongusta. Krome ili bone batalas kaptitaj per hoko sur linio, kaj ili estas populara predo de sport-fiŝkaptistoj. Pro tio ĉi oni ofte kultivas trutojn en fiŝ-farmoj kaj liberigas ilin en riveroj kaj lagoj por kontraŭbilanci la efikojn de troa fiŝkaptado. Oni povas kapti trutojn per simpla fiŝkapta kano, sed oni ankaŭ evoluigis la metodon de muŝoĵetado unuavice por kapti trutojn (kaj poste uzis ĝin en la kaptado de aliaj fiŝospecioj). Oni ankaŭ vendas kultivitajn trutojn komerce por manĝaĵo.

Trutoj vivantaj en diversaj medioj povas havi draste diversan aspekton. Plejparte la diversaj koloroj kaj desegnaĵoj servas por kamufli la fiŝojn surbaze de ilia ĉirkaŭaĵo, kaj ili ŝanĝiĝas dum la fiŝoj translokiĝas de unu vivregiono al alia. Trutoj en aŭ ĵus revenintaj de la maro ofte aspektas arĝentecaj, dum la genetike samaj trutoj havas striojn kaj pli frapantajn kolorojn kiam ili vivas en rivereto aŭ montara lago. Estas preskaŭ neeble difini la kolorojn de specifa specio, kvankam ja eblas diri ke sovaĝaj fiŝoj ĝenerale estas pli buntaj ol kultivitaj fiŝoj.

[redaktu] Referencoj

  • Trout and Salmon of North America, Robert J. Behnke, Illustrated by Joseph R. Tomelleri, The Free Press, 2002, hardcover, 359 pages, ISBN 0-7432-2220-2

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com