Traktato de Utrecht
El Vikipedio
Historio > Diplomatio > Traktatoj > Traktato de Utrecht
La Traktato de Utrecht fakte estis kolekto de traktatoj subskribitaj en Utrecht (1713), kiuj kune kun la traktatoj de Rastatt (1714) kaj Antverpeno (1715) finis la Sukcedan Militon de Hispanio. Filipo la 5-a, filo de Ludoviko la 14-a (Francio), estis agnoskata kiel reĝo de Hispanio kaj de la Okcidentaj Indioj, kaj cedis al Britio Ĝibraltaron, Minorkon kaj la monopolon pri komerco de negraj sklavoj en Hispanameriko (asiento de negros). La duko de Savojo reekhavis siajn posedaĵojn kaj ricevis la titolon Reĝo de Sicilio. La Princo-elektisto Frederiko de Brandenburgio estis rekonita reĝo de Prusio. La Unuiĝintaj Provincoj ricevis linion de ok fortikaĵoj ĉe la franca limo. Karlo la 6-a ricevis de Hispanio la sudajn Nederlandojn, parton de Milanio, Napolion, kaj la presidiojn de Toskanio kaj Sardio. Johano la 5-a de Portugalio ricevis de Filipo la 5-a la kolonion de Sacramento (Brazilo). Francio agnoskis la rajton al la brita trono de la Reĝino Ana anstataŭ familio Stuart, kaj cedis al Britio Novteron, Akadion kaj Hudsonan Golfon. Ĉi tiuj traktadoj finis la hispanan imperion en Eŭropo; post tio Britio ekhavis la superecon, dum Prusio kaj Savojo transiris al la unua rango.
Traktato de Rastatt gravas en la historio de interlingvoj; ĝi estis la unua, kiu estis diskutita kaj skribita per la franca lingvo (komencante du jarcentojn da "franca lingvo: lingvo de diplomatio"); ĝis tiam la internaciaj traktatoj estis traktataj kaj skribitaj per Latino.