Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Infero - Vikipedio

Infero

El Vikipedio

Infero, laŭ la abrahamaj religioj, estas postmortolando kie Dio punas pekintojn.

En la biblia epoko, la judismo (aŭ, pli ekzakte, la israelida reliĝio) ne havis ankoraŭ modernajn konceptojn de ĉielo kaj infero, aŭ eĉ klarajn teoriojn pri postmorta vivo. En la helenida periodo, tiuj konceptoj envenis kelkajn branĉojn de la judismo, kaj pere de ili la kristanismon. En la talmuda, rabena judismo, la kredo je la ĉielo kaj la infero iĝis la normo, sed, kvankam estis kelkaj precize priskribaj kaj pli-malpli detajlaj kredsistemoj pri ili, neniu el ili iĝis tute dominanta. En la 19-a jarcento, la reformisma judismo eksplicite malakceptis la kredon je la ĉielo kaj la infero; ĝi iĝis iom svaga kaj neneceza en la konservatismo kaj inter la pli moderne orientitaj inter la ortodoksuloj - tiugrade, ke multaj praktikantoj de la judismo kredas nun ke ilia reliĝio neniam havis kredon pri ĉielo kaj infero; ĉi tiu opinio estas historie ne vera, sed ĝi ankaŭ ne estas tute falsa, ĉar la konceptoj de ĉielo kaj infero estas postbibliaj (rilate, memkompreneble, al la juda, ne la kristana, biblio).

Laŭ islamo ....

Laŭ kristanismo, la puno estas eterna kaj infero estas loko aŭ lago de fajro. Sed plejparte nur tiuj, kiuj pekas grave kaj ne poste pentas, iras al infero. La plej fama kristana priskribo de infero estas la Inferno de Danto.

Sed ne ĉiu speco de kristanismo rigardas inferon tiele. Laŭ adventismo la puno ne estas eterna, sed post la puno la animoj estas detruitaj kune kun Satano. Laŭ universalismo kaj iuj kristanaj filozofoj, neniu iras al infero pro la granda kompato de Dio (Universala repacigo).

Infero unufoje estis ĉefa temo de kristana predikado, sed nun estas doktrino malofte menciata aŭ ofte moligita en la plej liberalaj branĉoj de la kristanismo.

Enhavo

[redaktu] Strukturo

Laŭ Danto, infero konsitas de ringoj. En la plej ekstera ringo estas la virtaj idolanoj, ekzemple Vergilio kaj Homero. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravaj punoj. En la centro de infero estas Satano kaj la grandaj perfidintoj de historio, ekzemple, Marko Bruto kaj Judas.

La 9 Ringoj de Infero laŭ Danto:


  1. La Limboj - la nebaptitoj, virtaj idolanoj
  2. La voluptaj
  3. La manĝegemuloj
  4. La avaraj kaj malŝparemaj
  5. La koleremaj kaj morozaj
  6. La herezuloj
  7. La perfortaj
  8. La trompistoj
  9. La perfiduloj

La 4 Riveroj de Infero laŭ Danto:

  1. Aĥerono - ekster Ringo #1
  2. Stikso - inter Ringoj #5 kaj #6
  3. Flegetono - inter Ringoj #6 kaj #7
  4. Kocito - inter Ringo #9 kaj Satano mem.

[redaktu] Anoj

Satano, la demonoj kaj homoj, kiuj faras gravan pekon (murdo, adulto, herezo, ktp) kaj ne pentas.

Ĉu nekredantoj iros al la infero: tradicie, la kristanismo instruis, ke nekredantoj kaj la kredantoj de la aliaj specoj de abrahamismo iros al infero; la solaj ekzeptoj povus esti infanoj, kaj tiuj ekzeptoj estus sole tre duba eblaĵo. Sed laŭ multaj modernuloj, Dio estas pli tolerema ol tio.

Laŭ Danto, la ĉisubaj, inter multaj aliaj, nun loĝas en infero:

Homero - Hipokrato - Platono - Aristotelo - Eŭklido - Vergilio - Ovidio - Horacio - Cicerono - Cezaro - Ptolemeo - Galeno - Averoeso - Kleopatra - Aleksandro la Granda - Nikolao la 3-a - Odiseo - Mohameto - Marko Bruto - Judaso - Satano

Makiavelo unufoje diris, ke li preferus inferon ol la ĉielo pro la pli interesaj anoj. Sanktuloj enuigis lin.



Vidu ankaŭ: paradizo, purgatorio


EdE-I

Infero. Unua parto de la Komedio de Dante, el la itala trad. Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14 lignogravuroj. Ĉefverko de la mondliteraturo. "La koncizo, mirinda esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l' dantea lingvo, la aparta graveco kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco vere povas malesperigi Ia tradukanton. . . Ne ekzistas aŭtoro pli malfacile tradukebla ol Dante. . . Kaj E pruviĝis mirinda instrumento." (El la Antaŭparolo.)


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.watchtower.org/library/w/2002/7/15/article_02.htm
•  http://www.vatican.va/holy_father/john_paul_ii/audiences/1999/documents/hf_jp-ii_aud_28071999_en.html
•  http://plato.stanford.edu/entries/heaven-hell
•  http://www.godstruthfortoday.org/Library/priddy/ibi_4_2.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Infero sub la gloso Hell
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com